La 5-a de decembro estas internacia tago de volontuloj. Por subteni
la ĉinan registaron en protektado de estaĵa diverseco en malsekejoj
en Ĉinio, ĉi-jare UN sendis tiutage 9 volontulojn por plenumi la
programon en 4 difinitaj regionoj en Ĉinio.
Por atentigi lokajn registarojn de Ĉinio pri protektado
de diverseco en la malsekejoj, la Disvolva Programo de UN, Monda
Natura Fonduso kaj la ĉina registaro kune okazigis la kunlaboron
kun investo de 11.7 milionoj da usonaj dolaroj.
La fakaj volontuloj elektitaj de UN laboros en la malsekejoj
de Dongting-lago en Hunan-provinco kaj Yancheng en Jiangsu-provinco,
la Sanjiang-a rezervejo en Heilongjiang-provinco kaj altebenaĵa
torfa malsekejo ĉe la limo de Gansu- kaj Sichuan-provinco.
Ĝis la jaro 2005 pli ol 8100 volontuloj de 168 landoj
laboris en 144 landoj, kaj 78% de ili venis de disvolviĝantaj landoj.
|