La 5-an de decembro Qin Gang, proparolanto de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco,
ke lastatempe Filipinoj estis surprizatakitaj de tajfuno Durio.
Ĉinaj ĉefministro Wen Jiabao kaj ministro de eksteraj aferoj Li
Zhaoxing respektive esprimis simpation kaj konsolon al filipinaj
prezidento kaj ministro de eksteraj aferoj. La ĉina registaro donacis
200 mil usonajn dolarojn al Filipinoj.
|