La 6-an de decembro ĉina vicĉefministro Hui Liangyu
diris en Pekino, ke la ĉina registaro alte atentas evoluadon de
filantropia afero kaj bonvenigas ĉiujn amikajn internaciajn kaj
fremdlandajn filantropiajn organizojn, grupojn kaj individuojn laŭleĝe
disvolvi diversajn filantropiajn aktivadojn en Ĉinio.
En sia intervidiĝo kun Pat Robertson, prezidanto de
la Kristanisma Koalicio de Usono, Hui diris, ke Pat Robertson estas
malnova amiko de la ĉina popolo kaj ĉiam sin dediĉis al disvolvo
de filantropiaj aktivadoj en okcidenta Ĉinio, kaj pro tio Ĉinio
dankas lin.
|