Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kurzo de la ĉina mono Renminbi kreis novan rekordon

La 4-an de decembro, rompinte la decidigan punkton de interŝanĝa kurzo de la usona dolaro kontraŭ la ĉina juano 1:7.83, la kurzo de Renminbi kreis novan rekordon per 1:7.8226.

Tio estas la tria fojo por Renminbi krei novan rekordon en decembro, kaj signifas, ke revaluta mezuro de la kurzo de Renminbi resume superis 3.67% post la 21-a de julio pasintjare, kiam Ĉinio faris reformadon de kurzo.