La 7-an de decembro proparolanto de la Komitato por la Pekinaj Olimpikoj
kaj la Komandejo de Konstruado de Sportejoj por la Pekinaj Olimpikoj
konigis al la amaskomunikiloj la plej novan staton de la konstruado
de la sportejoj por la Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke konstruado
de la sportejoj por la Pekinaj Olimpikoj iras en normala stato,
kaj finiĝos je la fino de 2007. Nun 25 stadionoj, 15 trejnejoj kaj
5 koncernaj instalaĵoj estas en konstruado.
Tiutage malfermiĝis al en- kaj eksterlandaj amaskomunikiloj
la "Akvokubo" de la Ŝtata Naĝo-Centro. 85% de ĝiaj eksteraj
membranoj estis almuntitaj.
|