La 7-an de decembro, Qin Gang, proparolanto de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio
esperas, ke Usono reduktos sian limigon al komercado kun Ĉinio por
krei utilajn kondiĉojn de glata disvolviĝo de ekonomiaj kaj komercaj
rilatoj inter la du landoj.
Qin Gang diris ankaŭ, ke la komercaj rilatoj inter Ĉinio
kaj Usono devas esti bazitaj sur reciprokaj respekto, favoro kaj
utiligo, kaj devas realigi profitojn por ambaŭ landoj.
|