Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Oficiale funkcias kunlabora programo de aeromalvarmigo en granda centralo en Ĉinio

Lastatempe la Shuangliang-a Klimatizila Limigita Akcia Kompanio de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio kaj la Elektra Esplora-Projekta Instituto de Shanxi-provinco en meza Ĉinio subskribis en Pekino kunlaboran interkonsenton pri aeromalvarmigon de centralo. Tio signifas ke oficiale funkcias la unua ĉina kunlabora programo de aeromalvarmigo en granda elektra centralo.

La Shuangliang-a Klimatizila Limigita Akcia Kompanio de Jiangsu-provinco, unu el la grandaj entreprenoj de sistemo de centra klimatizado en Ĉinio kaj kompanio kun kapitala kaj teknologia superecoj, estas investita de fremdlanda komercisto. En la pasintaj jaroj, la kompanio akumulis riĉan sperton en projektado de fabriko kaj eksperimentajn datenojn en faro de malvarmigilo kaj vakua kondensilo. Tio pretigis bonajn kondiĉojn por fari tiujn ekipaĵojn en Ĉinio. La Elektra Esplora-Projekta Instituto de Shanxi-provinco estas unuaklasa projekta entrepreno de centralo en Ĉinio, ĝi ne nur projektis plejparton de aeromalvarmigilo de centralo de Ĉinio, sed ankaŭ projektis sistemon de aeromalvarmigo en centralo en Irano kaj aliaj landoj.

La kunlaboro establis bazon por unuigo de esplorado de aeromalvarmiga tekniko de centralo de Ĉinio kaj realigo de disvolvo de kapitalo kaj tekniko.

La ceremonion ĉeestis specialistoj kaj respondeculoj de koncernaj fakoj de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, la Ŝtata Medi-protekta Administracio de Ĉinio kaj la Ŝtata Kompanio de Elektra Reto de Ĉinio.