Laŭ informo de la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komitato
de Ĉinio (ŜDRKĈ) en la 9-a de decembro, la jara kresko de la ĉina
medi-protekta afero en la estontaj kvin jaroj atingos 15% kaj la
afero fariĝos nova kreska punkto de la nacia ekonomio.
Laŭ prognozo de ŜDRKĈ, la totala produktovaloro de la
ĉina medi-protekta afero en 2010 atingos 880 miliardojn da juanoj
(ĉ. 7.8 juanoj = 1 usona dolaro), konsistigante 3.4% de la tutlanda
produktovaloro de tiu jaro.
|