Unua paĝo >> Aktualaĵoj


8 fremdkapitalaj bankoj petas fondi bankon kiel leĝa persono en Ŝanhajo

La 11-an de decembro, oficiale validiĝis la "Regularo pri administrado de fremdkapitalaj bankoj de Ĉinio" kaj "Detalaj praktikaj reguloj". La Ĉina Banka Kontrola Komisiono akceptos peticion de 8 fremdkapitalaj bankoj pri transformo de filio de fremdkapitala banko en Ĉinio al fremdkapitala banko kun leĝa persono. Ili estas Hongkong-Ŝanhaja Banka Kompanio, Nacia Urba Banko de Nov-Jorko, Norma kaj Ĉarta Banko, Banko de Orienta Azio, Hengsheng-a Banko, Mizuha Kunlabora Banko de Japanio, Disvolva Banko de Singapuro kaj Banko de Nederlando. Ĉiuj ili petas fondi filion kiel leĝa persono en Ŝanhajo.

Laŭ la "Regularo pri administrado de fremdkapitalaj bankoj de Ĉinio", de la 11-a de decembro, Ĉinio nuligos la limigon al fremdkapitalaj bankoj en negocoj de Renminbi kaj limigon en regiono kaj klientoj, kaj traktos ilin kiel ĉinan bankon. Tiel la fremdkapitalaj bankoj povos negoci per fremdaj valutoj kaj ĉina mono Renminbi.