|
Kofi
Annan bonvenigas rekomencon de la ses-flanka intertraktado
pri korea nuklea problemo |
La 11-an de decembro, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, deklaris, ke post interkonsiliĝo de
diversaj flankoj, la duapaŝa kunveno de la kvina ses-flanka intertraktado
okazos en la 18-a de decembro en Pekino. Samtage, ĝenerala sekretario
de UN Kofi Annan publikigis deklaron por esprimi bonvenigon pri
ĝia rekomenco.
La deklaro esperas, ke ĉiuj flankoj de la intertraktado
utiligos la ŝancon kaj klopodos por gajni progreson pri plenumo
de komuna deklaro de la kvara ses-flanka intertraktado atingita
en septembro en 2005. La deklaro esprimas ankaŭ, ke UN daŭre subtenos
solvi la korean nuklean problemon per plurflanka diplomatio.
|