Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio rapidigos disvolviĝon de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj

 
La fondikunveno de la Ĉina Asocio de Mez- kaj Malgrandaj Entreprenoj en Pekino

La 11-an de decembro en Pekino fondiĝis la Ĉina Asocio de Mezaj kaj Malgrandaj Entreprenoj. Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan emfazis, ke necesas rapidigi restrukturadon, plibonigi disvolvan medion kaj ĉiuflanke altigi la ĝeneralan kvaliton kaj merkatan konkurencpovon de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj por plirapidigi disvolviĝon de tiuj entreprenoj.

Li diris, ke en la lastaj jaroj, influate de merkata sistemo kaj makroskopa reguligado, rapide multiĝas la nombro de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, ilia vivipovo rimarkinde fortiĝas kaj ili ludas gravan rolon por akceli ekonomian kreskadon, antaŭenpuŝi teknikan renovigon, multigi laborpostenojn kaj plibonigi la vivon de la popolanoj. En la estonteco, estos necese akceli la entreprenojn pli multe atenti kvaliton de produktaĵoj, ŝparadon de resursoj, mediprotektadon kaj socian respondecon.