La 11-a de decembro estis la 5-a datreveno de aliĝo
de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo (MKO). Anoush Der Boghossian,
proparolanto de la organizo, diris, ke Ĉinio akiris longedaŭran
progreson en plenumo de sia promeso. Sun Zhenyu, ĉina konstanta
ambasadoro en MKO, diris, ke Ĉinio serioze plenumas sian promeson
al la Monda Komerca Organizo kaj akiris ĝeneralan aprobon de membroj
de la organizo.
Anoush Der Boghossian diris, ke post sia aliĝo al MKO,
Ĉinio ne nur akordigis siajn leĝojn kaj regulojn al tiuj de MKO,
sed ankaŭ pluapaŝe malfermas ekonomion, komercon kaj merkaton. Ŝi
montris samtempe, ke ankoraŭ ekzistas neekvilibraj fenomenoj en
investo kaj ekonomio de Ĉinio, tamen ŝi kredas, ke aliĝo al MKO
helpos Ĉinion venki defiojn.
|