La 14-an kaj 15-an de decembro okazas en Pekino la
1-a Ĉina-Usona Strategia Ekonomia Dialogo. Ĉina vicĉefministrino
Wu Yi kaj usona financa sekretario Henry Paulson kune prezidas la
dialogon kiel speciala reprezentanto de la du ŝtatestroj. La dialogon
ĉeestis koncernaj ministroj kaj altrangaj oficistoj de la du landoj.
La okazo de la dialogo havas mejloŝtonan signifon en
la historio de la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono. La sistemo estas
utila al solvado de kolizioj kaj konfliktoj en komercado de la du
landoj, kaj ankaŭ prezentas platformon por akordigi politikojn de
makroskopa ekonomio de la du landoj. Tiu ĉi dialogo plue stimulos
ambaŭflankan kunlaboron en komercado.
|