Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Memorigo de la 69-a datreveno de la Nankina Masakro fare de japanaj agresantoj

Foto pri la Nankina Masakro

Je la 10-a horo de la 13-a de decembro eksonis alarmo en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. Ĉirkaŭ 3 mil en- kaj eksterlandaj personoj aranĝis mitingon en Nankino, okaze de la Internacia Paca Tago, por memorigi la 69-an datrevenon de viktimiĝo de 300 mil samlandanoj en la Nankina Masakro.

Oni silente funebris pro la mortigitaj samlandanoj. Diversaj rondoj de Jiangsu-provinco publikigis la "Nankinan Pacan Deklaracion", apelaciante, ke ĉiuj pacamaj societoj kaj individuoj unuiĝu kaj kune batalu por konstrui novan mondon pacan, harmonian kaj interhelpan.

Materialo:

La 13-an de decembro, 1937, japanaj trupoj okupis Nankinon, ĉefurbon de la tiama Ĉinio, post Ŝanhajo kaj aliaj najbaraj urboj, kaj freneze masakris ĉinajn popolanojn. 300 mil urbanoj estis mortigitaj en la masakro.