La 14-an de decembro, en la 61-a Ĝenerala Asembleo de UN, Ban Ki-moon,
eksministro de eksteraj aferoj kaj komerco de la Korea Respubliko,
ĵuris por enoficiĝi kiel ĝenerala sekretario de UN. Li plenumos
la oficon de la 1-a de januaro, 2007.
Post la ĵur-ceremonio Ban Ki-moon diris, ke li observos
la "Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj", kondutos laŭ la principoj
de fideleco, strikteco kaj justeco, kaj klopodos por ne malesperigi
la popolojn de la mondo.
Ban Ki-moon estas la 8-a ĝenerala sekretario en la
historio de UN, kaj ankaŭ la 2-a ĝenerala sekretario el Azio post
U Thant el Birmo, la 3-a ĝenerala sekretario de UN. Ban Ki-moon
oficos ĝis la 31-a de decembro, 2011.
Antaŭ la ĵur-ceremonio, la reprezentantoj de ĉiuj membrolandoj
de UN stariĝis kaj aplaŭde aprobis rezolucion por esprimi respekton
al Kofi Annan, baldaŭ eksiĝonta ĝenerela sekretario de UN, kaj dankis
lin pro lia grava kontribuo al reformado kaj disvolviĝo de UN en
lia longtempa oficado.
|