Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 1-a Ĉina Pekina Internacia Foiro de Industrio de Kultura Kreo

La 14-an de decembro fermiĝis la 1-a Ĉina Pekina Internacia Foiro de Industrio de Kultura Kreo. Dum la foiro, oni subskribis sume 184 kunlaborajn interkonsentojn kaj la totala valoro atingis 3.7 miliardojn da usonaj dolaroj.

Sun Anmin, vicurbestro de Pekino, diris en la fermo, ke la 5-taga kultura foiro ĉiuflanke montris riĉajn fontojn de profito, disvolvan medion kaj merkatan talenton de ĉina kultura kreo.