En la mateno de la 17-a de decembro la Ĉina Sporta Teamo, kun abundo
da fruktoj, revenis al Pekino de la 15-a Azia Sportkunveno. S-ino
Chen Zhili, ŝtata konsilanto de Ĉinio, bonvenigis ilin en la Ĉefurba
Flughaveno. Ŝi laŭdis la bonan konduton de la sportistoj en la sportkunveno
kaj esperas, ke ili sin gardos kontraŭ aroganteco pro venko kaj
kontraŭ deprimiĝo pro malvenko, kaj sin streĉos por la Pekinaj Olimpikoj
en 2008.
En tiu ĉi sportkunveno la Ĉina Sporta Teamo gajnis
entute 165 orajn medalojn, 88 arĝentajn kaj 63 kuprajn, kaj okupis
la 1-an lokon je la nombro de oraj medaloj kaj totala sumo de medaloj.
Tio estas la 7-a fojo, ke la Ĉina Sporta Teamo sinsekve okupis la
1-an lokon je la nombro de oraj medaloj kaj totala sumo de medaloj
ekde la 9-a Azia Sportkunveno en 1982.
|