Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono

La 15-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao diris en Pekino, ke Ĉinio kaj Usono devas kune klopodi por antaŭenpuŝi la ekonomian kaj komercan kunlaboron en pli alta nivelo kaj pli vasta kampo kaj malfermi ankoraŭ pli belan estontecon de siaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj.

Tion li diris en intervidiĝo kun usona financa sekretario Henry Paulson, speciala delegito de usona prezidento por la unua Ĉina-Usona Strategia Ekonomia Dialogo. Li diris, ke la du landoj devas havi la spiriton de reciproka utilo, komuna gajno kaj kuna disvolviĝo por teni kaj disvolvi bonan tendencon de la ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj samtempe havi pozitivan sintenon por trakti problemojn en la ekonomia kaj komerca kunlaboro, pere de senkaŝa kaj sincera dialogo kaj amika interkonsiliĝo.

Henry Paulson diris, ke la dialogo gajnis solidan progreson. Usono plue klopodos por disvolvo de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj kaj fortigos kunlaboron kun Ĉinio en fuelo, sekureco, mediprotektado, malfermo de merkato, medicino, higieno kaj antaŭenpuŝo de la Daŭha-a Intertraktado.