Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Efikodona enkonduko de eksterlandaj intelektuloj

En 2006 Ĉinio engaĝis sume 400 mil specialistojn el fremdaj landoj, kaj el Hongkong, Makao kaj Taiwan de Ĉinio.

Raportisto informiĝis el la tutlanda personara kunveno fermita en la 17-a de decembro, ke en la jaro 2006 Ĉinio alprenis serion da efikaj rimedoj por enkonduki eksterlandajn intelektulojn. La Administracio de Eksterlandaj Specialistoj de Ĉinio ellaboris kvinjaran projekton ĉi-flankan, skizis regularon pri eksterlandaj specialistoj en Ĉinio, kaj premiis eksterlandajn specialistojn, kiuj faris elstaran kontribuon al la moderniga konstruado de Ĉinio.