Lastatempe
Hua Junduo, ĝenerala reprezentanto de la ĉina registaro de la Ŝanhaja
Monda Ekspozicio, raportis pri la preparado de la ekspozicio en
la 140-a Asembleo de la Buroo de Internaciaj Ekspozicioj okazigita
en Parizo, ke glate iras la laboro de internacia varbado de partoprenantoj
kaj 100 landoj kaj internaciaj organizoj, duono de la dezirata numbro
de la partoprenantoj, oficiale sin anoncis por partopreno, kaj iuj
aliaj landoj esprimis sian deziron de partopreno tra diversaj kanaloj.
Hua diris, ke la ĉina registaro alte atentas la internaciajn
partoprenantojn, kaj koncernaj departementoj estas ellaborantaj
rilatajn regularojn kaj rimedojn pri en- kaj eliro de personoj kaj
varoj, dogana kontrolo, imposto, asekuro kaj valuta administrado.
Ĉinio pretas fari oftan kontakton kaj interkonsiliĝon kun la partoprenantoj.
Wang Jinzhen, ĉefdelegito de Ĉinio al la Buroo de Internaciaj
Ekspozicioj kaj vicprezidanto de la Ĉina Komisiono por Akcelo de
Internacia Komerco, informis, ke la plano pri ekspoziciejo estas
plenumata.
La Ŝanhaja Monda Ekspozicio kun la temo "Bela urbo
kaj bela vivo" okazos dum la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro
de 2010, en Ŝanhajo.
|