|  La 19-an de decembro Li Zhaoxing, ministro de eksteraj 
              aferoj de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Abdel Ilah al-Khatib, 
              ministro de eksteraj aferoj de Jordanio, kaj subskribis interkomprenan 
              memorandon pri establo de la strategia-dialoga grupeto de la du 
              landoj. 
             Li Zhaoxing kaj Abdel Ilah al-Khatib pozitive taksis 
              la duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Jordanio, kaj esprimis volon 
              disvolvi plu la amikan kunlaboron inter la du landoj. Pri la nuna 
              situacio de Mez-Oriento, Li Zhaoxing diris, ke la ununura elirejo 
              por la koncernaj flankoj estas solvi konfliktojn per intertraktado 
              kaj fina efektivigo de paca kunekzistado de landoj de la regiono 
              surbaze de rezolucioj de UN kaj laŭ la principo "per tero por 
              paco". 
             Abdel Ilah al-Khatib laŭdis la justan starpunkton de 
              Ĉinio pri la mezorient-regiona problemo, kaj deziras plifortigi 
              interkonsiliĝon kaj reguligon kun Ĉinio.
             
  
             
 |