Loko por bredi tibetajn antilopojn, raraj sovaĝaj bestoj vivantaj
sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, malaltiĝos je pli ol 1000 metroj.
En la lastaj du jaroj sciencistoj provis flegi kaj
bredi tibetajn antilopojn en loko malpli alta ol ilia origina vivmedio
super la marnivelo kaj planas bredi ilin en difinita areo sur herbejo
en suda bordo de Qinghai-lago, 3200 m. super la marnivelo. Nuntempe
laborantoj senditaj de forstuma departemento lernas kiel protekti
kaj bredi antilopojn en la Sav-protekta Centro de Tibetaj Antilopoj
de Kekexili, 4600 m. super la marnivelo.
Tibeta antilopo estas unuaklasa protektata animalo
de Ĉinio kaj vivas en areo 4500 m. super la marnivelo, kie estas
froste, oksigenmanke kaj klimato malbona. Ekde 2003, la centro savis
kaj bredas pli ol 20 tibetajn antilopojn, kaj akumulis sciojn kaj
sperton en tiu laboro, kio faris bonan bazon por biologia studo
pri tibeta antilopo.
En la fino de junio, 2006, la centro sukcese akuŝigis
la unuan bredatan tibetan antilopon.
|