|    La 21-an de decembro, Qin Gang, proparolanto de 
              la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke la 
              problemo de kemiaj armiloj postlasitaj de Japanio en Ĉinio estos 
              solvita kiel eble plej baldaŭ. 
             Qin diris, ke tiu problemo estas unu el la krimoj de 
              la agresa milito de japana militarismo kontraŭ Ĉinio. Ĝi estas grava 
              problemo lasita de Japanio al Ĉinio kaj minaco al la vivo de la 
              popolo de koncernaj regionoj en Ĉinio. 
             
              
  
              
              
          
  |