Por plifortigi internacian kunlaboron en kampo de protekto de intelekta
proprieto kaj pluapaŝe fortigi protekton de intelekta proprieto
en interreto, Ĉinio oficiale aliĝos al du konvencioj de la Monda
Organizo de Intelekta Proprieto, nome la Universala Aŭtorrajta Konvencio
kaj la Konvencio pri Prezentado kaj Sonregistraĵoj. En la 24-a de
decembro, la ĉina registaro jam prezentis koncernan rezolucion al
la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, la ĉina plej alta regpotenca
organo, por ekzameno kaj aprobo.
La menciitaj du konvencioj estas aprobitaj en 1996
kaj, laŭ novaj problemoj alportataj de nova teknologio, la konvencioj
etendas tradician protekton de intelekta proprieto al diĝita kampo,
precipe al interreto, por protekti rajton de aŭtoroj, prezentantoj
kaj produktantoj de sonregistraĵoj. La du konvencioj portempe ne
validas en la specialaj administraj regionoj Hongkongo kaj Makao.
|