La 26-an de decembro, 591 tagojn antaŭ la inaŭguro de la Pekinaj
Olimpikoj en 2008, oni finis instaladon de la lasta ETFE-kuseno
de la Ŝtata Naĝa Centro de Ĉinio "Akva Kubo". Tiel, kiel
unu el la tri ĉefaj konstruaĵoj de la Pekinaj Olimpikoj, la "Akva
Kubo" jam havis sian kompletan eksteran strukturon. Poste oni
komencos instaladon de ĝiaj internaj ekipaĵoj kaj dekoracion. Laŭ
plano, la konstruado finiĝos en oktobro de 2007.
La "Akva Kubo" kun areo de ĉ. 80 mil kvadrataj
metroj kaj alteco de ĉ. 30 metroj estas konstruaĵo fermita per vezikforma
strukturo konsistanta el pli ol 3 mil kusenoj, kiuj kovras 100 mil
kvadratajn metrojn. La tegmenta parto de la "Akva Kubo"
havas 4 tavolojn da kusenoj kaj la muroj havas 2 aŭ 3 tavolojn.
La "Akva Kubo" havas 6 mil sidlokojn, kaj
tie okazos naĝado, plonĝado kaj akvopilko dum la Pekinaj Olimpikoj.
Post la Olimpikoj, ĝi servos kiel granda surakva sporta centro por
okazigo de granda internacia matĉo, amuzado, sportado kaj korpoekzercado.
|