  La
24-an de decembro Long Yongtu, ĝenerala sekretario de la Boao-a
Azia Forumo, diris en Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco en sudokcidenta
Ĉinio, ke en la ĝenerala situacio de la ĉina ekstera malfermo, aĉetado
kaj aneksado fariĝos nova grava maniero altiri eksterajn kapitalojn
kaj alportos novan disvolvan ŝancon por ĉinaj meza kaj okcidenta
regionoj.
Tiutage en la 1-a Forumo pri Entreprena Evoluado de
Guizhou, Long Yongtu diris, ke en la pasinteco eksteraj kapitaloj
eniris en Ĉinion ĉefe per investo kaj fondo de fabrikoj, kaj en
la estonteco ili eniros pli multe per aĉetado kaj aneksado.
|