La 26-an de decembro, Shang Fulin, prezidanto de la
Ĉina Komisiono por Reguligo de Valorpaperoj, diris en Pekino, ke
Ĉinio pluapaŝe antaŭenpuŝos reformadon kaj disvolvon de kapitala
merkato.
Li diris, ke nun 93% de ĉinaj merkatiĝintaj kompanioj
jam plenumis reformadon de malsamaj akciaj sistemoj aŭ eniris en
ĝin, la administra strukturo de la kompanioj multe boniĝas. Sur
tiu ĉi bazo, Ĉinio aktive antaŭenpuŝos konstruadon de plurtavola
sistemo de kapitala merkato por krei bonan kondiĉon al entreprenoj
en ilia merkatiĝo.
|