La 26-an de decembro Zhou Xiaochuan, estro de la Ĉina
Popola Banko, diris en Pekino, ke unu jaron post reformado de la
formiĝa sistemo de kurzo de Renminbi, la kurzo de Renminbi al usona
dolaro montras tendencon de malgrandmezura revalutiĝo, tio ne influis
ekonomian disvolviĝon kaj financan stabilecon de Ĉinio.
Farante raporton al la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso, Zhou Xiaochuan diris, ke por konformi al reformado
de formiĝa sistemo de la kurzo de Renminbi, Ĉinio ĝustatempe ellaboris
serion da politikoj por akceli evoluon de la fremdvaluta merkato,
perfektigis merkatan negocan sistemon, multigis specojn de fremdvaluta
negoco, reformis administran sistemon de kurzo kaj rapidigis kunligan
paŝon kun internacia fremdvaluta merkato.
Li diris ankaŭ, ke en la estonteco, Ĉinio pluapaŝe profundigos
financan reformadon, plifortigos kaj plibonigos financan makroskopan
reguligon por akceli bonan kaj rapidan disvolviĝon de la nacia ekonomio.
|