Responde
al la demandoj pri efektivigo de helpo de la ĉina registaro al landoj,
kiuj suferis de la cunamo de la Hindia Oceano, Qin Gang, proparolanto
de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉina
registaro jam tute plenumis la monhelpon kaj helpajn programojn
promesatajn, kaj la konstruataj programoj glate iras.
Post la cunamo de la Hindia Oceano en 2004, la ĉinaj
registaro kaj popolo montras grandajn simpation kaj konsolon al
popoloj atakitaj de la cunamo, liveris al ili helpon je pli ol 687
milionoj da juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = 1 dolaro) kaj faris savan agadon.
Qin Gang diris, ke la agado refoje montras la ĉinan
diplomatian politikon “fariĝi bonaj najbaro kaj partnero de najbaraj
landoj”. Kune kun koncernaj landoj, Ĉinio daŭre helpos tiujn landojn
en la rekonstruado.
|