La 29-an de decembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio publikigis blankan libron "Ĉina Nacidefendo en 2006".
La libro prezentas la strategian celon fundamente konstrui informan
armeon en la mezo de la kuranta jarcento.
Pri la nacidefenda politiko, la blanka libro emfazas,
ke Ĉinio ankoraŭ sekvas la defensivan nacidefendan politikon.
Pri la milita elspezo, la libro montras, ke la pliiĝo
de la ĉina nacidefenda elspezo estas suplementa pliiĝo pro malforta
nacidefenda bazo kaj konvena pliiĝo adaptiĝanta al evoluado de la
nacia ekonomio.
Pri la nuklea problemo, la libro diras, ke Ĉinio persistas
en memdefenda kaj defensiva nuklea strategio, ege sin regas en disvolvo
de nuklea forto, kaj neniam faris kaj faros nuklean armad-konkurson
kun iu ajn lando.
|