Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Projektoj de Leĝo pri Proprieto kaj Leĝo pri Entreprena Laŭenspeza Imposto

La 29-an de decembro, la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso decidis per voĉdonado prezenti la projektojn de Leĝo pri Proprieto kaj Leĝo pri Entreprena Laŭenspeza Imposto al la jara sesio de la kongreso okazonta la 5-an de la venonta marto por diskutado kaj ekzamenado.

La Leĝo pri Proprieto estas la baza leĝo ludanta subtenilan rolon en la ĉina leĝa sistemo. La projekto enkorpigas la ĉinan fundamentan ekonomian sistemon, kaj samtempe sekvas la principon egale protekti la proprietojn publikan kaj privatan.

Laŭ la projekto de la Leĝo pri Entreprena Laŭenspeza Imposto, Ĉinio finos la agmanieron kolekti laŭenspezajn impostojn malsame al entreprenoj ĉin- kaj ekster-kapitalaj.