Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


La Printempa Festo en Pekino

Jen artikolo verkita de Boriso (Moskvo de Rusio), nia samideano Vladimir OKC esperantigis ĝin. Vi trovos, kia estas la ĉina ĉefurbo por rusaj amikoj.

La Red.

Mi startis al Ĉinio la 7-an de februaro 2005 tri tagojn antaŭla Novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro. Postmorgaŭ komenciĝos por ĉinoj feliĉa tempo de ferioj, vojaĝoj kaj vizitoj al multenombraj parencoj. Ĉiuj oficejoj, administrejoj kaj multaj vendejoj ne funkcios minimume tri tagojn.

Aviadilo “Boeing 777”ekflugis ĝuste laŭ la horaro kaj la pasaĝeroj estos en ĝi ok horojn ĝis la surteriĝo. Interne de la salono estis multaj vakaj seĝoj.

Estis kvieta kaj frosta mateno. En Pekino estis la klara vetero, tamen la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn kovris nebuleto, tio estas stabila meteo en la ĉina ĉefurbo.

Limgardistoj kaj doganistoj en la Ĉefurba Internacia Flughaveno de Pekino ŝajne jam imagis sin sidantaj ĉe festenaj tabloj en la pensoj, ĉar ili indiferente deprenis enmigrintajn kartetojn kaj absolute ne ekzamenis pakaĵojn. Interalie, post SARS kaj ceteraj teruroj en 2003, ĉiuj enmigrintoj devas nepre priskribi siajn sanon kaj farton en sanitarajn kartetojn.

Surstrate mi prenis taksion. Malgranda aŭto “Xiali” ne estis oportuna por pasaĝeroj, kies seĝon kaj seĝon de taksiisto disigas krado. Mia amiko pertelefone eksplikis al la ŝoforo necesan vojon. “Ŝifu”, tiel oni preferas nomi en Ĉinio ŝoforojn, kuiristojn, frizistojn k.a., kio signifas ĉine “majstron”, estas simpatia kaj babilema viro.

Ni atingis Chaoyang-distrikton, kie loĝas ĉefe fremduloj laborantaj en la ĉefurbo. La taksia kalkulilo montris pagon — 54 juanojn (ĉ. 6.5$). Ni traveturis 17 kilometrojn kaj mi estis kontenta. Ĝenerale laboro de pekinaj taksioj estas laŭdinda. Ili estas ĉieaj, rapidaj kaj malmultekostaj. Aŭtomobiloj apartenas al tri klasoj depende de tarifoj: 1,2 juanoj en “Xiali”, 1,6 juanoj en “Fukang” kaj 2,0 juanoj en luksa veturilo po unu kilometro. Okupo de aŭto kostas 10 juanojn, pago nur laŭ kalkulilo, kiun taksiisto konfirmas per fakturo. Bakŝiŝo ne estas nepra. Ĝis Olimpikoj, kiu okazos en Pekino en 2008, ĉiuj taksioj estos renovigitaj.

Loĝejo de mia pekina gastiganto havas tri belajn ĉambrojn, kuirejon kun du vastaj varejoj, banĉambron, necesejon kaj duŝejon. En ĝi mi trovis neniujn varmigilojn aŭ hejtilojn, ĉar internan komforton faras la tutdoma klimatizilo. Pago pro loĝejo estas preskaŭ sama, kiel tiu en Moskvo, sed ĝi krome inkluzivas subteran garaĝon por personaj aŭtoj.

Vespere ni vizitis restoracion situantan sur la strato Dongzhimen kaj mendis specialan manĝaĵon – “Pekinan anason”, kiun oni preparis antaŭ niaj okuloj. Dum atendado ni trinkis tre bongustan ĉinan bieron kaj manĝis kankrojn, kiujn akompanis senkomparebla saŭco “ĥunŝao” el anizo, koriandro, papriko kaj ceteraj spicoj.

Poste ni translokiĝis al alia speciala tablo, sur kiu troviĝis t.n. ĉina samovaro aŭ “huoguo”. En ĝi vizitantoj povas mem prepari manĝaĵojn. Iuj samovaroj havas interne du ujojn, kio ebligas kuiri samtempe du malsamajn supojn. Meze de la tablo estas gasa kuirplato. Ni ankaŭ drinkis tre fortan sorgobrandon“Erguotou”, kiu havas 56% da alkoholo.

Enirinte surstraten ni trovis nenion superordinaran dum la novjara nokto. La urbo estis brile lumigita kaj... preskaŭmalplena. Novjaro en Ĉinio estas familia festo, kiun oni kutime solenas hejme.

Ni prenis taksion kaj per ĝi ni atingis Tian-anmen-placon, grandegan kiel flughaveno. Ĝi ankaŭ estis malplena, nur sola figuro de gardisto vidiĝis ĉe la pordego Tian’anmen.

En la urbo regis silento, sed el post la Ringa Vojego aŭdiĝis krakado de miloj da petardoj, kiuj kolorigis la ĉielon diversmaniere. Laŭleĝe uzado de petardoj kaj ceteraj fajriloj en urboj estas severe malpermesita.

Dum kelkaj postaj tagoj ni promenadis en neĝoplena Pekino. Neĝo ĝenerale estas rara gasto en la ĉina ĉefurbo, kvankam iufoje ĉi tie okazas eĉ blizardoj. Tamen pro seka aero malvarmo estas tolerebla.

La ĉefa pekina vidindaĵo estas la muzeo “Imperiestra Palaco”, en kiu antaŭe troviĝis la imperiestra rezidejo. Ses palacoj kun 9999 ĉambroj konsistigas la muzeon, kiu okupas grandegan areon el 101 hektaroj. Ĝin oni komencis konstrui en la 15-a jarcento, kiam regis Ming-dinastio. Tiutempe Pekino fakte iĝis ĉefurbo de la lando. Dum kvincentjara konstruado aperis tiel nomata “Malpermesita Urbo”.

En trezorejo “Zhenbaoguan” de la muzeo oni povas vidi rarajn relikvojn restintajn el tiama tempo. Multaj intervenintoj okupintaj la urbon dum la 20-a jarcento rabis trezorojn. Grandan parton de la kolekto forveturigis militistoj de Ĉiang Kaj-ŝek al Taiwan en 1949.

Dimanĉon, la 13-an de februaro 2005, ni okazigis eksterurban vojaĝon. Ni direktis nin norden de Pekino al la montpasejo Lianhuashan. Dum veturado ebenan reliefon rapide ŝanĝis la monto. Baldaŭ ni ekvidis plej gravan kaj mondfaman konatan kreaĵon de ĉinoj – Grandan Muron.

Oni diras, ke ĝi estas sola konstruaĵo videbla el kosma ŝipo per la nearmitaj homaj okuloj. Ĝin ĉinoj neniam uzis kiel defendejo, kvankam ili konstruis tiucele dum kelkaj jarcentoj.