Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Tradicioj de la ĉeĥa kristnasko -VÁNOCE -kaj de la vespero

je la 24-a de decembro -“Malavara tago”- ŠTĚDRÝ DEN

de JINDRISKA DRAHOTOVA (Ĉeĥio)


Necesas fari preparojn

Kelkajn semajnojn antaŭ la festoj niaj mastrinoj preparas diversajn etajn dolĉajn bakaĵetojn – biskvitojn. Per ili la hejmo bele odoras. Krome oni bakas pli grandan plektitan paston el faruno, sukero, ovoj, gisto, sekvinberoj kaj migdaloj – “vánočka” (kristnaskino). Kutime dum la vespero ĉeĥoj manĝas supon el fiŝoj, frititan karpaĵon kun terpoma salato, specialan vinan blankan kolbason kaj aliajn frandaĵojn kaj fruktojn el malproksimaj tropikaj landoj.

La plej oftaj kutimoj:

Branĉeto “Barborka” estas branĉeto el ĉerizujo, kiun oni tranĉas je la 4-a de decembro. Se ĝi floras dum “Malavara vespero” (ŝtata festotago), feliĉo venos en la domon.

Viskon por feliĉo kaj kontraŭ malbonaj animoj oni pendigas nur poste, kiam la domo estas ordigita kaj pura.

Karpo por vespermanĝo . Kial? Dum kristnaska fasta tago oni malpermesadis manĝi viandon de varmsangaj bestoj. Tia besto la fiŝo ne estas. Sub la teleron oni donas skvamon, ĉar la skvamo estas simbolo de mono. Multaj homoj pro tio portas tiun skvamon en sia monujo dum la jaro.

Kutimo distranĉi la pometon – kruceto aŭ steleto? Se vi volas antaŭvidi estontecon, tranĉu pometon horizontale. Se semoj formas steleton, la familio renkontos bone en venonta jaro en la sano. Se ĝi formas kruceton, estu preta por problemoj.

Kandeletoj sur la akvo . Malalta ujo kun akvo, en ŝelojn de juglando oni metas bruligitajn kandeletojn. Ĉiu havas propran. Kiel la “boateto” flosas, ĉu restas ĉe bordo, ĉu estas vigla, ĉu dronas, laŭ tio oni juĝas pri la okazaĵoj de la venonta jaro.

Verŝado de plumbo en akvon estas delonga kutimo el gaelaj tempoj. La metalon oni boligas sur flamo kaj tuj oni metas en akvon. La metalo formas aĵon, el kiu oni divenas simbolon pri la okazaĵoj de la venonta jaro.

Ornamita kaj lumigita kristnaska arbeto estas sufiĉe nova kutimo. Ĝis duono de la 19-a jarcento la ĉefa ornamo de la hejmo estis “betlemo” – multaj figuretoj de homoj kaj bestoj ĉirkaŭ Maria, Josefo kaj Jezuleto. Oni komencas starigi ĝin dum la unua adventa semajno. Jezuleton oni enmetas dum “Malavara vespero” je la 24-a de decembro. Tri reĝojn – Kaŝpar, Meliĥar kaj Baltazar – oni aldonas nur la 6-an de januaro. La tuto restas ĝis la 2-a de februaro. Tiun tagon oni nomas “Hromnice” – Tondraĵoj.

Disdonado de donacoj – donacoj sub arbeto estas anonimaj, bone pakitaj. Infanoj skribas peton al “Ježíšek”, ĝustatempe antaŭ kristnasko, kaj la leteron donas al gepatroj. Neniu kulpas, se donaco ne taŭgas, ĉar donacas “Ježíšek” kaj lin neniu neniam vidis.

La tradicioj iomete malaperas, zorgu pri ili kaj esperu, ke kutimoj de niaj antaŭuloj – VÁNOCE – “ĉeĥaj kristnaskoj” neniam malaperos. Cetere la vorto “vánoce” signifas: longaj noktoj... tial ĉeĥaj esperantistoj eraras skribante la vorton kristnasko en pluralo - kristnaskoj... kaj ilia “Štědrý den” (Malavara tago) estas la tago, kiam onidire naskiĝis Jesuo Kristo, sed ja komencas reveni la Suno! Pri tio ĉeĥoj havas diraĵon: “Ĉe dia naskiĝo je pula transruliĝo, ĉe ‘nova jaro' je kokina paŝo, ĉe ‘Tri reĝoj' pli je salto, ĉe ‘Tondraĵoj' pli je unu horo.” Pli bone sonas en la ĉeĥa: Na boží narození o bleší převalení, na Nový rok o slepičí krok, na Tři krále o skok dále, na Hromnice o hodinu více.