Dum longa tempo vojaĝi al Hainan-provinco estis mia
aspiro. La akvamarina maro, lazura ĉielo, kokosaj arboj kaj agrabla
venteto ĉiam allogas min. En novembro ĉi-jare, kiam frosto regas
en norda Ĉinio, mi flugis kun kelkaj esperantistoj al Hainan por
partopreni la 3-an Esperanto-seminarion pri Turismo. Jen realiĝis
mia revo.
Esperantaj
agadoj
|
|
|
Malfermo
de la seminario |
S-ro
Laŭlum en prelego |
Kunvestantoj
en "insula uniformo" |
La 18-an de novembro malfermiĝis la 3-a Esperanto-seminario
pri Turismo en Hainan, la plej suda provinco de Ĉinio. Ĝin partoprenis
ĉirkaŭ 70 esperantistoj el 18 provincoj de Ĉinio kaj franca samideano
vojaĝanta en Ĉinio. La 5-taga seminario temis pri aplikado de Esperanto
en turismo. Posttagmeze de la 18-a 6 esperantistoj faris prelegon.
Ili rakontis pri sia vojaĝo, precipe s-ro Peng Zhengming konigis
la aŭskultantojn kiel li per Esperanto vojaĝis en Francio kaj aliaj
eŭropaj landoj, kaj establis intiman rilaton kun francaj esperantistoj.
Dum la seminario ĉeestantoj diskutis ankaŭ pri reta eduko kaj Esperanta
literaturo. En la 19-a kaj 20-a oni vizitis turismajn lokojn en
Haikou kaj Sanya de la provinco. Ĉiuj partoprenantoj de la seminario
ricevis koloran kostumon. Oni nomas ĝin "insula uniformo".
Posttagmeze de la 21-a okazis fermo de la seminario
en Daxiaodongtian-parko, Sanya. S-ro Wu Chengzheng, kunorganizanto
de tiu ĉi kunveno, transdonis flugon de la seminario al s-ino Wang
Lin, gastiganto de la venonta seminario, kiu okazos maje de la venonta
jaro en Nankino. Wang publikigis la unuan bultenon de la 4-a Esperanto-seminario
pri Turismo kaj invitis ĉiujn al Nankino.
Neordinaraj
partoprenantoj
|
Espera
Vojaĝo per Esperanto |
Ĉeestantoj de la seminario vojaĝis al Hainan per aviadilo,
trajno, ŝipo aŭ aŭtobuso. 5 esperantistoj veturis per privata aŭto
de Huangshi, Hubei-provinco al Haikou je la distanco de 2000 kilometroj.
Kompreneble tio estas ordinara por alilandanoj, ĉar ili ofte vizitis
E-kunvenojn per sia persona aŭto. Tamen tio ne estas ofta por ĉinoj,
ĉar posedo de privata aŭto ne estas tiel populara kiel en alilaj
landoj. Plie, Xu Qian, posedanto de la aŭto, ornamis la aŭton per
desegnaĵoj kun la verda flago kaj ĉinlingvaj vortoj "Espera
Vojaĝo per Esperanto". Tio estas tre okulfrapa dum la vojaĝo.
La Huangshi-a Esperanto-Asocio havas regulajn kunsidojn
ĉiumonate. La kunsido kutime daŭras 2 horojn. En la unua horo, oni
lernas Esperanton kaj en la dua, oni libere interŝanĝas opiniojn
kaj novaĵojn en Esperanto. Ili havas difinon pri publikigo de E-novaĵoj.
Se io okazos, proparolanto Yuan Zegao surrete publikigas novaĵon
je la nomo de la Huangshi-a E-Asocio, dum aliaj esperantistoj ne
rajtas fari tion. Se oni deziras aperigi novaĵon, tiu devas publikigi
ĝin je sia propra nomo. Maje de 2004 mi vojaĝis al Huangshi post
E-kunsido en Wuhan. Varmega akcepto de s-ino Zhou Taohua, prezidanto
de la Huangshi-a E-Asocio, Zeng Yajun, ĝenerala sekretario de la
Huangshi-a E-Asocio, kaj aliaj esperantistoj donis al mi neforgeseblan
impreson.
Gvidate de Wang Lin, estro de la Trupo de Esperanto-Asocio
de Jiangsu-provinco, 8 esperantistoj partoprenis en la seminario.
Ili prezentis kantojn kaj dancojn en la interkona vespero kaj amuzvespero.
La trupo konsistanta el gemaljunuloj establiĝis en 2001. Ili partoprenis
kaj ludis en kelkaj E-kunvenoj, ekzemple en la 33-a Korea Esperanto-Kongreso,
la 58-a IFEF-kongreso kaj la 5-a Ĉina Esperanto-Kongreso ktp. S-ino
Wang Lin estas tre sindona kaj proprapage aĉetis kostumojn je 40
mil juanoj por la trupo.
|
Kun
Josiane Prezioso kaj ĉina esperantisto |
Josiane Prezioso estis la sola alilanda esperantisto
en la seminario. Ŝiaj gepatroj estas esperantistoj, kaj ŝi estas
komencanto de Esperanto kaj lernis nian karan lingvon nur tri monatojn.
En 2004 ŝi vizitis kun amiko la 89-an UK en Pekino kaj aliajn lokojn
de Ĉinio. Mi supozas, ke Ĉinio donis al ŝi bonan impreson, tial
ŝi denove vizitas Ĉinion por 3 monatoj.
Vidindaĵoj
en Hainan
Hainan estas la plej suda provinco de Ĉinio. Hainan-insulo,
Zhongsha-, Nansha- kaj Xisha-insularoj kaj iliaj teritoriaj maroj
konsistigas la provincon kun 34 mil kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo
estas Haikou. La provinco situas en tropika musona zono kaj ne havas
vintron. Ĉiujare dum 9 monatoj la averaĝa temperaturo superas 20
gradojn de Celsio. Hainan-insulo estas la 2-a granda insulo de Ĉinio.
Pro varma klimato, belegaj vidindaĵoj apud la Orienta Ĉina Maro
kaj malmultekosta prezo de domo, multaj alilokanoj, precipe nordanoj,
aĉetis domon en Hainan por eviti frostan vintron en norda Ĉinio.
La domprezo variis de 1000 al 5000 juanoj po kvadrata metro.
Forlasinte Haikou, ni veturis al Bo'ao, Xinglong kaj
Sanya. La seminario finiĝis en Sanya.
|
Kongresejo
de la Azia Forumo de Bo'ao |
Antaŭe Bo'ao estis fiŝvilaĝo. Ĝi famas pro la okazigo
de la Azia Forumo de Bo'ao.
Xinglong situas inter Haikou kaj Sanya. Nia grupo tranoktis
en Xinglong. Tie ni ĝuis subĉielan termofonton ĝis profunda nokto.
Tianya kaj Haijiao estas du rokoj ĉe maro. La vortoj
Tianya kaj Haijiao signifas ekstremon de la tero kaj ĉielo. Antikvuloj
kredis, ke tie estas la fino de la tero.
Daxiaodongtian-parko, troviĝanta en Sanya, estas sanktejo
de taoismo, religio propra al Ĉinio, kiu naskiĝis en la 2-a jarcento.
Nun en Ĉinio estas pli ol 1500 taoismaj temploj. Ĝia kreinto estas
Zhang Ling de la Orienta Han-dinastio (25-220). Ĝi prenis Laozi
antaŭ 2500 jaroj kiel sian iniciatinton kaj lian verkon Dao De Jing
kiel sian biblion.
|