Estas ĉiam vibriga kiam mi vojaĝas fremdlanden por
esperantumi. Ĉi-foja vizito estis fakte ne-planita, sed decidita
tre haste en la lasta tago. Klienta teamo en KISA (Korea Informo-Sekureca
Asocio), estas "Kontraŭspam Respondeca Teamo", kiu volas
iniciati ko-operacian rilaton kun ĉina agento ISC (Interreta Societo
de Ĉinio). Unu el tiu teamano petis min, ke mi kune vojaĝu kun ili
al Pekino, ĉar mia teamo disvolvis la softvaron por tiu klienta
teamo. Kaj mi gajnis la permeson de mia kompanio. Tio estis antaŭ
2 semajnoj.
Dum la du semajnoj, same kiel ĉiam ajn, mi estis terure
okupita de laboro. Sed mi volis havi la vojaĝon laŭeble bone, do
mi eltiris la ĉin-lingvan lernolibron kaj ĝin tralegis ĉiutage en
la metroo survoje al kaj de laborejo. Ĉar la klientoj ne bone sciis
pri Pekino, mi devis gvidi ilin... Mi devis kiel eble bone prepari.
En la flughaveno aperis nur unu kolega kliento, kiu
diris, ke lia "ĉefo" estas nun tre malsana je sia dorso,
kaj estas en malsanulejo, do nur du homoj devas vojaĝi. La kolego
venis unuafoje al Ĉinio, kaj li neniom parolas la ĉinan.
Mi, kiu lernis la plej bazan ĉin-lingvon, diris, ke
mi gvidos ĉien ajn, kien li volas, per mia "sur-strata"
ĉin-lingvo.
En la unua tago (lundo, 26-a Junio) ni atingis Pekinan
Flughavenon, kaj mi tuj montris al li, ke mia "sur-strata"
ĉin-lingvo estas sufiĉe funkcianta. Tre bonorde ni atingis la loĝejon
(hotelo ĉirkaŭ la vizitota oficejo). Tuj post la alveno al la hotelo,
la kolego kaj mi iris al la Ĉina Esperanto-Ligo, ĉar la unuan tagon
ni estis libera, sen oficiala programo.
|
Vizito
al Ĉina Esperanto-Ligo |
Amikoj varme bonvenigis nin kaj ni povis babili kaj
diskuti tra-irante inter oficejoj en ĈEL. Mi sentis, ke la varma
atmosfero estas vere komforta kaj distriga. Mi povis forgesi ĉion
pri la laboro, kaj ĝui la amikecan babiladon. Por mi, jam estis
la tria vizito al Pekino, do la vojaĝo en Pekino ne plu estas serĉado
de nova afero, sed estas rememorigo kaj nostalgio de malnovaĵoj
longe forgesitaj.
Plej grava afero inter la ĉinaj amikoj estis Komuna
Seminario, okazonta en Pekino de la 18-a ĝis la 21-a de aŭgusto.
Pro ia malfacilo, ili ŝanĝis la lokon de Qingdao al Pekino. La anoncletero
estis skize preparita, sed ankoraŭ ne plene fiksita. La junulara
parto de ĈEL nun klopodas fiksi la detalojn laŭeble plej frue.
Ĉagrenige estas, ke ili verŝajne ne havas bonan kontakton
kun koreaj kaj japanaj esperantistoj. Mi pensis, ke mi devas helpi
ilin en la kontaktado kun koreaj kaj japanaj junuloj. Kvankam mi
ne havas bonan kontakton kun nunaj junuloj en Koreio kaj Japanio,
mi povus serĉi la ŝlosilajn personojn pli facile ol ĉinoj.
Jam pasis 5 jaroj, kiam mi fervore preparis la KS en
Seulo en jaro 2001. Dum tiu KS, mi volis kopii ĉion okazintan dum
KS sur kompaktan diskon, kaj tio estis tre sukcesa. La rezulta KD
estas trovebla surrete:
http://www.mobigen.com/~hiongun/homepage/Esp-KS2001/
Tiu ĉi paĝaro estis "bakita" sur KD dum la
KS, ne post la KS. Mi pensis, ke se oni revenos hejmen, la sendado
de KD mem fariĝos problemo. Pro tio mi "bakis" la enhavon
dum la KS. Espereble, ke tiu kompakta disko estu ne nur memorinda
sed ankaŭ havenda. Kaj mi kolektis ĉiun utilan informon pri la KS
kaj la enhavo estas sufiĉe bona.
Se niaj ĉinaj amikoj vere volas okazigi la KS-on sufiĉe
bonkvalite, ili devas studi detale la enhavon de tiu KD. Tio estis
mia donaco al junaj amikoj en Pekino.
Dum la tuta babilado, mia klienta kolego estis ŝajne vere enua,
ĉar li ne komprenis Esperanton. Sed kiam S-rino Tan Xiuzhu gvidis
nin al loka manĝejo, sufiĉe bonkvalita, mia kara kolego fariĝis
kontenta. Poste, li demandis multe kaj divers-aspekte pri Esperanto.
Ĉar li jam parolas la anglan tre bone, li tuj komprenis la avantaĝon
de Esperanto.
Post la frua vesper-manĝo kun esperantistoj, la kolego
kaj mi turismis Wangfujing kaj Tian'anmen.
Estis nur 3-taga vojaĝo, kaj la oficiala programo komenciĝis
kaj finiĝis en la dua tago. Tial mi kaj la kolego diskutis kaj preparis
strategion pri la oficialaĵo ĝis malfrunokte en la hotelo. Tio estis
la unua tago.
La dua tago (mardo 27-a Junio), labora tago kun oficiala
renkontiĝo kun ĉina ISC-oficejo estis aventura. Ni havis nenian
ideon pri la situacio de ĉina ISC. Por ĉasadi la spam-sendantojn
(kvazaŭ-krimulojn) la helpo de ĉina flanko estas vere grava, ĉar
koreaj spam-sendantoj uzas ĉinan interreton. Ĉe interreto landlimo
ne ekzistas. En Ĉinio ne estas simila asocio kiel KISA, kiu specife
traktas pri interreta sekureco kaj interreta krimo.
Tamen ni povis gajni pozitivan aserton, ke ili helpos
nin. Se KISA provizas sufiĉe detalan informon pri la spam-sendantaj
agadoj, ISC helpos laŭeble plej bone por serĉi la "sendinton".
Ne tre granda atingo, sed ni povis vidi la fakton, ke ili (ISC)
havas almenaŭ la volon por helpi nin.
Mia kliento (la kolego) estis vere streĉita pro la
timo, ke li akirus nenian rezulton, ĉar li jam havis grandan komunik-problemon
inter KISA kaj ISC. KISA-respondeculo kaj ISC-homoj (kaj mi) disvolvis
amikecon dum la luksa manĝado kaj fine mia kliento fariĝis iomete
kontenta.
Dum oficiala renkontiĝo ni parolis en la angla. Ĉiam
mi sentas, ke tiuj edukitaj homoj (inkluzive min) tiom malfacile
komprenigas unu la alian. Kvankam mia kolego tre bone (preskaŭ perfekte)
esprimis la korean situacion kaj peton al ISC, la ĉina flanko ŝajnis,
ke ili ne tiom bone komprenis. Diabla lingvo estas la angla. Estis
granda lingva muro inter ni.
Post la streĉiga renkontiĝo, mi denove gvidis la kolegon
al Tiantan-parko, per "sur-strata" ĉin-lingvo, senprobleme.
Mi plej amas tiun parkon, ĉar ĝi donas al mi pacon kaj hejmecon.
Tiu parko tre similas al mia reva arbar-parko ideala. Espere iam
estonte mi mem faros similan arbaran parkon, mian propran!
Denove ĉe Wangfujing, mi kaj la kolego distriĝis ĉe
sur-strata kafejo, kaj diskutis diversajn aferojn. Jam estis la
10-a horo. La kolego tre hazarde menciis pri pied-masaĝo, kaj mi
volonte ludis mian rolon - serĉi la pied-masaĝejon per "strata"
ĉinlingvo. Tre bonorde mi povis komprenigi nin al taksi-ŝoforo.
Ni spertis la "ĉielan ripozon" — belaj fraŭlinoj zorgis
piedojn per profesia lerteco dum ni spektis la piedpilkan matĉon
de la Monda Pokalo, kun gustumo de bonkvalita teo. Bona afero ĉiam
havas la finon. Post unu-hora ripozo ni devis reveni al la hotelo.
Ni dormis plej dolĉe.
Tria tago (28-a Junio) estis nur la revena tago. Simpla
kaj rapidema vizito al ĉiovendejo estis la lasta programo de mia
aventura gvido de "strata" ĉin-lingvo.
Postlasante la distriĝan atmosferon kun pekinaj amikoj, mi denove
devas esti preta je la hasta kaj ĉiam-urĝa vivo en Seulo. Esperanta
vojaĝo ĉiam estas oazo de mia seka vivo.
(el La Lanterno Azia, julio
2006)
|