Kian
impreson pri Koreio vi havas? Preskaŭ ĉiuj faris al mi la saman
demandon, post kiam mi revenis el la 38-a Korea Kongreso de Esperanto.
Ili interesiĝis ne nur pri la kongreso mem, sed ankaŭ, eĉ pli soife,
pri ĉiutagaj aferoj aŭ viditaĵoj en Koreio.
Pri la kongreso mi jam aperigis artikolon kaj nun mi
elektas kelkajn bagatelaĵojn por diri. Mi rakontas ilin libere laŭ
tio, kio venas al mia kapo.
1. Monŝanĝo:
Kiam mi atingis flughavenon de Koreio, la unua afero
por mi estis ŝanĝi monon.
Estis neatendite, ke nia ĉina mono povas esti rekte
ŝanĝita kontraŭ la korea. En la 11-a de oktobro, 2006, 1 juano (RMB)
= 111.61 W (koreaj juanoj ). Tio ne nur oportunas al ĉinaj vojaĝantoj
en Koreio, sed ankaŭ vidigis nin pri la rilato inter Ĉinio kaj Koreio.
Tion ne sciinte, mi kunportis kun mi nur usonajn dolarojn.
2. Metalaj manĝbastonetoj:
En restoracioj, kongres-manĝejo aŭ hejmo de mia korea
amiko, ĉie oni uzas metalajn manĝbastonetojn.
Kompare kun tio, en Ĉinio oni tro multe uzas unufojajn
lignajn manĝbastonetojn. El la vidpunkto de ŝparado de resursoj
kaj protektado de ekologia medio ĉinoj ja devas lerni de koreoj.
3. Kimĉio:
Antaŭe mi aŭdis, ke koreoj ŝatas manĝi kimĉion. Nu,
ĉi-foje mi ja tion spertis.
Kimĉio estas nemankigebla al la tri-foja manĝado de
koreoj. Por fari kimĉion koreoj uzas ne nur brasikon, sed ankaŭ
rafanon, ktp. Iuj diris al mi, ke ĉe ili estas pli ol 100 specoj
da kimĉio. Estas bedaŭre, ke mi ne alkutimiĝas al la manĝaĵo, tro
akra por mi. Tamen mi tre ŝatas kukurb-kaĉon, tre bongustan, kaj
ankaŭ rizaĵon, tre molan, iom gluecan kaj bonodoran. Mi eĉ povas
ĝin formanĝi sen pladoj.
Krome, mi rimarkis, ke koreoj tre racie selektas grenon,
viandon, legomojn kaj fruktojn por prepari manĝaĵojn. Iliaj pladoj
tute ne grasas. La racia nutrado estas eble la ĉefa kaŭzo, kial
mi malmulte vidis surstrate dikulojn ĉe ili.
4.
Trafiko:
En Seulo estas multaj aŭtoj, kiuj kuras en ordo. Tamen
mi ne trovis trafik-policanon sur strato. Ĉio iras sub aŭtomata
trafik-administrado. Tie estas multaj strataj ĝiboj por malrapidigi
aŭtojn, kio ja estas bezonata por sekureco kaj malmultigo de trafikaj
akcidentoj.
En Seulo metroo estas tre oportuna trafikilo. Laŭ mapo
mi kalkulis, ke ŝajne estas ok linioj, kruciĝantaj kiel araneaĵo
subtere de la urbo. Unuopa bileto laŭ distanco kostas 800-1300 W.
La pli-ol-60-jaraj koreoj (fremdlandanoj ne) rajtas senpage veturi
per metroo kaj aǔtobuso.
Jen estas kelkaj viditaĵoj rilate al metroo:
a. En ĉiu vagono estas difinitaj sidlokoj por maljunuloj,
kripluloj kaj gravedulinoj. Vere, escepte de la supre menciatoj,
neniu alia tie sidas, eĉ la sidlokoj estas vakaj. Sed male, se iu
maljunulo eniras en la vagonon kaj ne trovas sidlokon, do sidantoj
tuj stariĝas por cedi al li sidlokon.
b. En vagono mi du-foje renkontis gejunulojn studantajn
la ĉinan lingvon. Oni diris, ke tiuj, kiuj posedas la ĉinan lingvon,
eĉ nur nemulte, pli facile trovos laboron post diplomiĝo el universitato.
c. Por sekureco iuj homdensaj metro-stacioj estas tute
fermitaj per vitro-muro. La pordoj tuj malfermiĝas aŭtomate, kiam
la vagonaro haltas ĉe la stacio.
5. Prezo:
Kompare kun tiu de Pekino, la prezo de Koreio estas
iom tro alta por ni, ĉinoj. La manĝaĵoj, precipe viandaĵoj, multe
kostas, ĉ. dekoble, eĉ pli multe ol tiuj de Pekino. Ekzemple: 1
kuirita maizspiko kostas 2000W (ĉ. 18 juanoj). 1 bovlo da malvarmaj
spagetoj kun legomoj (koree: NAENG MYUN) –6000~7000 W., 0.5 kg.
da kaŝtano – 10000 W. Unuvorte, se vi gajnus salajron en Seulo kaj
vivus en Pekino, do estus komforte. Se vi vivus en Seulo per pekina
salajro, do estus mizerege. Tamen laŭ mia scio, koreoj ĝenerale
enspezas pli multe kaj vivas pli riĉe. Ne maltrankviliĝu por ili,
miaj karaj legantoj!
6. Konfuceanisma influo:
En Posco-muzeo, en vagono de metroo aŭ en hejmo de
amiko, mi ĉie vidis skribaĵojn en ĉinaj ideogramoj, t.e. vortoj
de Konfuceo, Menzio aŭ, eĉ ie, de Laŭzio. Tio pruvas la kulturan
interfluon inter Ĉinio kaj Koreio en la historio.
7.
Pri Seulo:
Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko, antaŭe okupis
nur terparton norde de Hanjiang-rivero kaj pro la urba disvolviĝo
nun ankaŭ tiun sude de la rivero. Ĝi estas la centro de koreaj politiko,
kulturo kaj ekonomio. Nun tie loĝas ĉ. kvarono de la tutlanda loĝantaro.
En Seulo mi promenis, butikumis, ekskursis kaj ĝuis
la lokajn kulturon kaj etoson.
En Hankook-Universitato de Fremdlingvaj Studoj mi vidis
strikon de laborantoj, sed ĝi tute ne malhelpis la normalan laboron
en la universitato. La striko daŭris jam 195 tagojn, kiam mi forlasis
Seulon en la 18-a de oktobro, kaj la problemo restis ankoraŭ nesolvita.
Pri Seulo mi havas ĝeneralan impreson: En Seulo ekzistas
samtempe moderneco kaj antikveco, reformado kaj disvolvado. La popolanoj
vivas kaj laboras en paco kaj kontenteco.
8. Korea nacio:
Post vizito al Posco-muzeo, mi sciiĝis: la nuna Posco
estas unu el la plej progresintaj ŝtal-entreprenoj en la mondo.
En 1968 ĝi naskiĝis en dezerto. Laboristoj ĵuris: "Se ni malsukcesos
en la fabrik-konstruado, do ni dekstrenturnos nin rekten en la maron."
Tio esprimas la firman volon kaj memfidon de la nacio por sukcesigi
la aferon. De tiam estiĝis "la dekstrenturna spirito"
por ĉiu Posco-ano. Kiaj konstruintoj! Nu mi havas profundan impreson:
la korea nacio kun "dekstrenturna spirito" certe estas
ĉiamvenka; korea nacio — nevenkebla nacio.
En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, la ekonomio
de Koreio, Singapuro kaj Hongkong kaj Taiwan de Ĉinio disvolviĝis
rapide. Ni nomis ilin "kvar draketoj" en Azio. Nun mi
volas deprunti la vorton "draketo" por taksi nian najbaron
Koreion: En miaj okuloj Koreio ankoraŭ estas "draketo",
kiu nun daŭre flugas alten pli kaj pli!
Sinceran kaj samideanan dankon pro via legado!
|