Tradukado kaj kultura diverseco
4-7-an de aŭgusto, 2008 Ŝanhajo, Ĉinio
Kiel ponto inter malsamaj landoj, popoloj kaj kulturoj,
tradukado ĉiam ludas neanstataŭigeblan rolon en la disvolvo de la
homa civilizacio. Al la nuna situacio de tutmondiĝo kaj kultura
diverseco nemalhaveblas tradukado.
La Monda Kongreso de Internacia Tradukista Federacio
(ITF) estas kulmina manifestacio por la monda tradukista rondo.
Kutime la kongreson ĉeestas 600 -700
tradukistoj, interpretistoj, lingvistoj, terminologoj, edukistoj
kaj famaj entreprenistoj pri tradukado el diversaj partoj de la
mondo. Ili interŝanĝas sperton, starigas komunikan reton kaj serĉas
komercan ŝancon.
Invitite de la Ĉina Tradukista Asocio, la kongreso
unuafoje venos al Azio. Ĝi okazos en la Ŝanhaja Internacia Kongresa
Centro, la kvin-stela hotelo apud la marka konstruaĵo de Ŝanhajo,
la Televida Turo Orienta Perlo ĉe la bordo de la bela rivero Huangpu.
Venu kaj ĝuu la riĉajn profesiajn programerojn kaj
perceptu ĉinan civilizacion en la moderna erao. Unu tagon post la
kongreso, nome en la 8-a de aŭgusto, 2008, okazos la Pekinaj Olimpikoj!
Por detalaj informoj de la kongreso, bv. viziti la
kongresan retejon www.fit2008.org (ĉina, angla aŭ franca), aŭ sendi
retpoŝton al fit2008info@gmail.com.
Kongresaj
temoj
1.
Tradukado kaj kulturo
2. Literatura tradukado
3. Tradukado de ne ofte uzataj lingvoj
4. Tradukaj servo kaj teknologio
5. Edukado kaj trejnado de tradukado
6. Tradukado de profesiaj tekstoj
7. Sinsekva, simultana kaj komunuma interpretadoj
8. Terminologio kaj leksikologio
9. Tradukistaj asocioj kaj ilia administrado
10. Traduka studado
11. Tradukado kaj eldonado
12. Multmediata tradukado
Formoj
de sesioj
Temaj diskutoj (ĉiu 90 minutojn): unu prezidanto kaj
3-4 prelegantoj parolantaj (ĉiu 15 minutojn) pri unu el la supre
menciitaj temoj, tion sekvos diskutado.
Prelegoj: unu prezidanto, unu preleganto pri topiko
(ĉiu 30 minutojn) kaj 4 parolantoj (ĉiu 15 minutojn), sen diskuto.
Montrado de disertaĵoj: resumoj de disertaĵoj prezentiĝos
sur panelo. La disertaĵoj estos diskutataj en difinita tempo.
Se vi deziras organizi sesion malsaman ol la supre menciitaj
formoj, bv. kontakti sekretariejon de la kongreso fit2008papers@gmail.com,
aŭ sendi fakson al 86-10-68990247.
Postuloj
de disertaĵoj
I. Ĉiuj kontribuoj devas inkluzivi la jenajn informojn
Nomo de la kontribuanto kaj societo, kompanio, instituto
aŭ universitato, al kiu li apartenas
Adreso, telefon- kaj faks- numeroj kaj retadreso
Titolo kaj uzata lingvo (ĉina, angla aŭ franca)
Temo traktata de la disertaĵo
Resumo de la disertaĵo el maks. 300 vortoj (ĉina, angla
aŭ franca)
II. Limdato
Resumo de la disertaĵo: 30-a de septembro, 2007
Notico pri akcepto aŭ rifuzo: 30-a de decembro, 2007
Plena teksto de la disertaĵo: 30-a de junio, 2008
Eldono pri kongresa disertaĵaro: decembro 2008
III. Adreso
Bv. sendi vian kontribuon prefere per retpoŝto al fit2008papers@gmail.com,
aŭ sendi ĝin en softdisko de 3.5 aŭ CD-R kiel Word-dosiero kune
kun du paperaj kopioj al:
Sekretariejo de la Monda Kongreso de ITF 2008 aŭ
Tradukista Asocio de Ĉinio
24 Baiwanzhuang-strato
Xicheng-distrikto, Pekino, CN-100037, Ĉinio
Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio
havas bonan kunlaboron kun la Ĉina Tradukista Asocio kaj la sekretariejo
de la Monda Kongreso de ITF 2008. Ili estas eĉ en la sama konstruaĵo!
Esperantisto-tradukistoj estas bonvenaj por la Kongreso
de ITF!
Adreso de Ĉina Esperanto-Ligo kaj El Popola Ĉinio:
P.O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio
Retadreso: <elpc@china.com>
|