Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Favorata Ban Ki-Moon

de LIU ZIJIA

La brita ĵurnalo "Sendependeco" parodiis dung-anoncon pri ĝenerala direktoro de superklubo de UN, postulante ke li iam servu kiel ĉefadministranto, vendisto aŭ ŝuld-pagiganto, kaj flue parolu la lingvojn anglan kaj francan. Kvankam tio estas ŝerco, tamen ĝi montris la kondiĉojn necesajn por esti ĝenerala sekretario de UN: gvidanteco, elokventeco kaj forta fleksebleco.

La 14-an de decembro, 2006, Ban Ki-Moon oficiale enoficiĝis kiel la 8-a ĝenerala sekretario de UN en la plena kunveno de la 61-a Ĝenerala Asembleo de UN. Li servos por 5 jaroj de la 1-a de januaro, 2007.

Konatiĝi kun sia favoranto

Ban Ki-Moon naskiĝis en la 13-a de junio, 1944. Diplomiĝinte el la fakultato pri politika diplomatio de la Seula Nacia Universitato en 1970, li ekservis en la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Korea Respubliko. Pro ekonomia konsidero, li elektis labori en Hindio anstataŭ en Usono. Lia plijuna frato rememoris: "Mia fraĉjo opiniis, ke estas malfacile ŝpari monon en Usono, tial li elektis disvolviĝantan landon cele ŝpari monon por helpi la familion."

Bonŝanco venis al Ban Ki-Moon, kiam li konatiĝis kun Ro Shin-Yong en Hindio.

En 1972 Ro Shin-Yong, tiama ĝenerala konsulo de la Korea Respubliko al Hindio, respondecis pri intertraktado pri starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La novulo Ban Ki-Moon tuj plaĉis al Ro Shin-Yong pro siaj lingva talento, prudenta juĝo kaj sobreco. Du jarojn poste, Ro Shin-Yong publike diris: "Ban Ki-Moon kapablas solvi ĉiujn problemojn en la ambasadorejo."

En 1985 Ro Shin-Yong ekservis kiel ŝtata ĉefministro de la Korea Respubliko. Li nomumis Ban Ki-Moon, tiaman triaklasan sekretarion, ceremoniara sekretario de ĉefministro. Tiu ofico antaŭe estis destinita por la unuaklasa sekretario. En la sekvantaj 36 jaroj, li servis en preskaŭ ĉiuj gravaj diplomatiaj postenoj, inkluzive de tiuj de ĉefsekretario de prezidento, diplomatia konsiliano de prezidento, ambasadoro al Usono kaj al UN.

Li ĉiam ridetas

De infaneco lia patrino ĉiam diris al li: "Ne kverelu kun aliaj, sed helpu ilin." Kiam li estis elektita kiel ĝenerala sekretario de UN, la patrino telefonis al li: "Mi fieras pro mia eksterordinara filo, sed vi ne forgesu ĉiam esti modesta."

Li ĉiam ridetas, kaj neniu vidis lin iam furioza aŭ maldece konduti. Li diris: "Oni devas lerni avandaĝon de sia superulo kaj ĝin prenas kiel la sian." Same kiel la iama superulo Ro Shin-Yong, li ĉiam tenas sian skribtablon pura kaj bonorda. Ĉar li ofte venis al laborejo frue, li eĉ malfermis pordon por siaj subuloj.

La 24-an de majo 2005 okazis geedziĝa ceremonio de lia filino, al kiu ĉeestis nur kelkaj liaj konatoj, malsame ol la ofta fenomeno, ke gastoj en longa vico ĉeestas al geedziĝa aŭ funebra ceremonio de altranguloj. Tio estas rara en la Korea Respubliko, kie oni tre atentas la rilatojn inter estroj kaj subuloj, kaj societan etiketon.

Speciala rilato kun Usono

Ban Ki-Moon vivis 10 jarojn en Usono, intertempe li gajnis licencion de publika administrado en Harvard-universitato. Jam de 1994, kiam li unuafoje traktadis la nuklean krizon sur la korea duoninsulo, li havas intiman rilaton kun usonaj altranguloj.
Sed lia kontakto kun Usono ne estas ĉiam glata.

Februare de 2001 en interkonsenton de la ŝtatestra kunveno de la Korea Respubliko kaj Rusio enskribiĝis la enhavo pri daŭrigo kaj fortigo de Traktato pri Anti-balistika Misilo, sed tiam Bush-registaro pledis por aboli la traktaton. Tiu evento malhelpis la interrilaton de la Korea Respubliko kaj Usono. Marte, post la kunveno de la ŝtatestroj de Usono kaj la Korea Respubliko, prezidento Kim Dae-Jung diris: "Ni jam multfoje petis pardonon de Usono pro tiu evento." Kiel vicdiplomato, Ban Ki-Moon devige rezignis sian oficon pro la evento.

Sed ŝanco denove trafis lin.

Post kvar monatoj Han Seung-Soo, tiama ministro de eksteraj aferoj de Koreio kaj prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN, nomumis lin vicdelegito de la Korea Respubliko al UN.

Baldaŭ li reakiris fidon de Usono. En 2004, kiam li estis nomumita kiel eksterafera kaj komerca ministro de la Korea Respubliko, la usona ŝtata sekretario Colin Luther Powell telefone gratulis lin: "Multaj usonanoj, inkluvize de mi, bone konas vin kaj ĝojas pro via nova enoficiĝo."

Tamen milda Ban ne ĉiam kaj ne en ĉio obeis Usonon. Post sia nova enoficiĝo, li tenis sin pli flekseble. Koreaj vehikloj opiniis, ke dum lia servodaŭro, la Korea Respubliko multfoje rifuzis la postulon de Usono, ke la Korea Respubliko publike kritiku la homrajtan staton de la Korea Popol-Demokratia Respubliko. Malgraŭ sindeteno de Usono, la Korea Respubliko aktive intensigis kunlaborojn kun Ĉinio en la kampoj komerca kaj eksterafera. Li montris karakteron malsaman ol tiu de la antaŭaj ministroj de eksteraj aferoj de Koreio.

Ĉinio subtenas la novan ĝeneralan sekretarion de UN

Antaŭ la enoficiĝo de Ban Ki-Moon kiel la ĝenerala sekretario de UN, li vizitis Ĉinion. Tiam ĉina prezidanto Hu Jintao diris al li, ke UN troviĝas en grava historia periodo, kaj Ĉinio, kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN kaj plej granda disvolviĝanta lando, ĉiam estas firma forto por antaŭenpuŝi la mondan pacon kaj evoluon. Ĉinio per respondeca kaj konstrua sinteno tutflanke partoprenos en agadoj pri sekureco, disvolvado kaj homrajto de UN, observos la Ĉarton de UN, protektos aŭtoritatecon kaj rolon de UN, same kiel antaŭe subtenos la laboron de la ĝenerala sekretario kaj kontribuos por antaŭenpuŝi pacon kaj disvolvadon de la tuta mondo.

Ban Ki-Moon diris al la publiko, ke la nova ĝenerala sekretario ne celas serĉi novan batalejon, sed devas puŝi UN solvi centon da problemoj en ĝia nuna tagordo. Pro tio li decidas plenumi unue 5 aferojn: ellabori konvencion pri kontraŭterorismo en unu jaro; plipragmatigi "pacan rekonstruadon"; akurate sendi pacdefendajn trupojn al ĝustaj lokoj; efektivigi jarmilajn celojn; garantii homrajton kaj pli da libereco.

Eble oni ankoraŭ memoras la malfacilojn kaj ĉagrenojn de antaŭaj ĝeneralaj sekretarioj de UN, sed Ban diris: "Estas neniu mirakla formulo por esti la ĝenerala sekretario de UN nek iu ajn laboro povas kompari kun ĝi. Ĉio dependas de diligenteco, fidindeco kaj prudenteco. Oni gajnas fidon de aliaj per modesteco kaj honesteco."