Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Brita Esperantisto en Ĉinio

de DAVID R. CURTIS (Britio)

Emeritiĝinte kiel instruisto pri la angla lingvo en 1988, kaj lerninte Esperanton en 1974 per lernolibro verkita de brito Raif Markarian, mi legis en 1995, en El Popola Ĉinio, ke ĉinaj samideanoj volas praktiki konversacion kun eksterlandanoj. Tiutempe mi estris Esperanto-klubon en mia urbo, Weston-super-Mare, Britio. Unu el la membroj, Jennifer Gilmour, ricevis ĉokoladon de Kazaĥio, envolvitan bonorde en papero. Frato de unu el miaj ok samklubanoj, Jim Matthias, havis interpretiston en Ĉinio kiu lernis la anglan de profesoro s-ro Liu Shaozhong, lektoro pri la angla en Universitato de Guangzhi, sed ankaŭ prezidanto de Esperanto-Asocio en Guilin. Permesite de Jim, mi korespondis kun la profesoro, kaj tiu proponis ke, se mi povus provizi al li libron pri pragmatiko, nehaveblan en Ĉinio, li povus rekompenci min per senpaga gastigado dum semajno en Guilin, kie mi povus konversacii kun lokaj esperantistoj.

Mi ne havis sufiĉon por fari nur tion en Ĉinio, sed baldaŭ poste mi legis ke Unua Azia Esperanto-Kongreso okazos en Ŝanhajo meze de aŭgusto. Tio instigis min perlabori sufiĉon por iri al Guilin kaj poste al la kongreso. Tial mi trovis part-tempan postenon en mia distrikto, kiel intervjuisto por merkatesplora firmao, kaj petis subvencion de du kvakeraj fondusoj kaj Eduka Fondaĵo “Carson”, kiuj afable helpis min per 50, 150 kaj 190 britaj pundoj respektive. Tioma sumo egalis al 12% da tiom, kiom necesis. La ceteron mi perlaboris intervjuante publikanojn en stratoj, haloj kaj ĉe iliaj sojloj, pri diversaj varoj, de raziloj al biero, dum pluraj monatoj. En la apuda universitata urbego, Bristol, mi aĉetis por Liu la libron kaj ĝi iris rekte de la butiko al li. Survoje aviadile al Guilin, mi gastis kelkajn tagojn en Hongkong ĉe tre afabla novzelanda sinjorino Margaret Fidow. Ŝi estis UEA-delegito kiu ne parolis Esperanton, sed lekciis universitate pri kontado. Ŝi intencis verki libron pri la rilato inter Esperanto kaj kontado, dum sia emeritiĝo en Manila, kaj mi esperis ke ŝi sukcesos.

Tiutempe oni dependis de leteroj, ne retmesaĝoj, kaj Liu informis min per letero ke li atendos min en Guilin, kie li aranĝis restadon por mi en studentloĝejo. Alveninte en Guilin-flughaveno, mi trovis ke neniu renkontas min. Ĉiu alia pasaĝero malaperis kaj mi staris sola, ĝis tre afabla ĉinino volis helpi min sed ni devis interŝanĝi desegnaĵojn por interkompreni. Bonŝance, ŝi rekonis mian bildeton pri studentloĝejo, kaj mendis por mi taksion. Survoje, vidante gravedajn virinojn sidantajn malantaŭ siaj edzoj sur bicikloj, kaj per taksia radio aŭdante mian plej malŝatatan kantaĉiston, Elvis Presley, mi iris al la gastejo. Imagu: mi iris al Ĉinio por paroli Esperanton kun ĉinoj, sed renkontis neniun kaj devis aŭskulti aĉan usonan kantiston!

Kiam mi eniris la studentloĝejon neniu komprenis min, kaj mi ne povis kompreni iun. Denove mi devis desegni bildetojn, kaj iel mi komprenigis la personaron ke d-ro Liu Shaozhong aranĝis ke mi estu gasto tie. Tial oni donis al mi ĉambron, kie mi enlitiĝis ne trinkinte ĉar mi malfidis la akvon. Dum la nokto mi vekiĝis pro sekega buŝo kaj, memorante ke sur tablo flanke de la lito kuŝas ĉokolado simila al tio de Kazaĥio, mi disvolvis ĝin en mallumo, sed kiam mi ekmanĝis ĝin, mi malkovris ke ĝi estas sapo! Sen akvo, mi devis toleri malbonan guston dum la ceteraj horoj. Matene, iu frapis ĉe la pordo, kaj ridetanta junulino ofertis al mi grandan termobotelon. Kiam mi ne komprenis ŝin, ŝi ne foriris sed preterpasante min, forprenis de sub la tablo pluan termobotelon, kaj montris al mi ke ĝi enhavas puran akvon. Tiu ĉambro-purigistino montris ankaŭ kiel funkciigi televidilon, kaj mi ĝuis ĉinan programon por instrui pri la angla, en kio vidvino tiom ofte vizitis librovendejon, ke la vendisto kredis ke ŝi amas lin. Iun tagon li subite kisis ŝin, kaj kiam ŝi protestis li respondis: “But you are a window!” (Sed vi estas fenestro! Vidvino = widow. Window = fenestro). Tamen, tiun eraron mi facile pardonis, ĉar mi scipovis nur unu ĉinan vorton: xie xie (dankon).

Post mia matenmanĝo en studentrestoracio, Liu subite alvenis, pardonpetante ke li ne povis informi min ke, lastmomente, li devis iri al fora universitato, kaj tial lasis al du membroj de sia Esperanto-Asocio la devon bonvenigi min ĉe la flughaveno; sed tiuj ne konsciis ke estas du eliroj: unu por ĉinoj kaj unu por eksterlandanoj. Ili atendis ĉe la unua, dum mi atendis ĉe la dua. Kiam ili ne vidis min, ili konkludis ke mi ne alvenis. Tamen, Liu aranĝis renkontiĝon tiun vesperon, kaj per bieroj kaj multe da ridado, ni interkonatiĝis. Dum mia semajno en Guilin mi ja konversaciis kun ĉinaj esperantistoj, kaj instruis ilin uzante ilian Esperanto-lernolibron, "Unuapaŝa Esperanto" kiel bazon. Ĝi estis traduko de la lernolibro per kio mi mem lernis Esperanton, do mi tuj informis pri tio la aŭtoron, Raif Markarian, per bildkarto pri Guilin, dirante ke estis interese vidi liajn instrukciojn en la ĉina, sen kompreno, sed la ekzercojn kun plena kompreno, ĉar ili estas en Esperanto.

Kun miaj ĉinaj samideanoj mi rondiris ne nur la belan urbon, sed ankaŭ pasigis tagon sur granda rivero, trairanta Kronan Kavernon, 12 kilometrojn longan, kiu estas serio da kolore lumigitaj grotoj, tiom grandaj kiom katedraloj. Ni estis subteraj dum horoj, ĝuante elstarajn vidindaĵojn. La sekvan tagon mi prelegis en la angla al cent universitataj studentoj, ĉe Sunday English Corner (Dimanĉa Angla Angulo), komparante la anglan kun Esperanto dum horo, post kio Liu informis min ke okdek studentoj volis lerni Esperanton, kaj ke li havas du mil ekzemplerojn de la tradukita libro de Raif Markarian.

Komunikado ne estis problemo kondiĉe ke samideanoj akompanis min, sed post kiam Liu kaj ili adiaŭis min ĉe la flughaveno, mi devis atendi sep horojn sen ili. Per desegnoj mi komprenigis helpantinon ke mi devas informi per telefono la kongreso-komitatanojn en Ŝanhajo. Ŝi provis diri en aĉa angla ke mi rajtus fari tion per nur unu senpaga telefonalvoko, se mi irus al la telefoncentro. Tie mi sukcesis telefoni, sed telefonistino postulis pagon. Kiam mi ĝentile rifuzis, ŝi alvokis policanon, kaj tiu, kiam mi persistis, alvokis neniun alian ol la direktoron de la flughaveno. Nur li povis paroli la anglan sufiĉe bone por klarigi ke la unua helpantino malpravis. Mi kontente pagis. Post tiu sperto de la efikeco de mia patrina lingvo kiel mondlingvo, mi fine flugis al la Unua Azia Esperanto Kongreso.

Tie denove komunikado ne estis problemo. Mi dividis ĉambron kun japanoj, vjetnamoj, ĉinoj, pakistanoj kaj baratanoj. La 580 kongresanoj konsistis el homoj el 17 aziaj landoj, kiuj kunvenis en grandega halo, aŭ diskutis en apartaj ĉambroj. La vicdirektorino de El Popola Ĉinio prezidis la kongreson, kaj reprezentanto de ĉiu lando havis minuton por saluti la kongresanojn. Mi elparolis kiel la nura brito, emfazante ke ĉiu persvadu sian parlamentan reprezentanton starigi Esperanton en ĉiu unuagrada lernejo kiel facilan enkondukon al la studado de naciaj lingvoj en la duagrada lernejo. Ĝuinte tri tagojn da interesa ideo-interŝanĝo, kaj farinte multajn geamikojn, mi flugis al Aŭstralio kie, intervjuite en Esperanto-dissendaĵo per Radio 3ZZZ, partoprenis eksperimenton en la propedeŭtika uzo de Esperanto por prepari infanojn por lernado de la japana. Jarojn poste, oni starigis tian projekton en Britio, titolitan "Springboard to Languages", kaj hungara edzoparo, ges-roj L. kaj J. Molnar, disvastigis ĝin tra Eŭropo sub la titolo "Lingvolanĉilo". Profesoro Liu Shaozhong kaj samideano Wu Guojiang planis traduki la projekton en la ĉinan.