Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Araba lando Kataro

Novembre de 2001 okazis en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, la 4-a ministra konferenco de la Monda Komerca Organizo, en kiu Ĉinio estis akceptita kiel membro de tiu ĉi organizo. Ĝuste pro tiu ĉi evento multaj ĉinoj ekkonis Kataron. Decembre de 2006 okazis en Daŭho la 15-a Azia Sportkunveno, kaj oni turnis sian atenton refoje sur tiun ĉi riĉan araban landon por koni ĝin de malsamaj flankoj.

Lando kuŝanta sur petrolo

Kun 565 mil loĝantoj, Kataro sur la Katara Duoninsulo ĉe la Persa Golfo areas iom pli ol 10 mil kvadratajn kilometrojn. Kvankam la grandeco de ĝia teritorio egalas nur kvaronon de tiu de la svisa, tamen ĝia pokapa enspezo estas pli multa ol la svisa kaj okupas la 1-an lokon en la mondo. Kataro abundas je petrolo kaj natura gaso, precipe la rezerva kvanto de ĝia natura gaso okupas la 3-an lokon en la mondo, tial oni nomas ĝin lando kuŝanta sur petrolo. Kataro estas unu el la ĉefaj petrolo-eksportaj landoj en la mondo, 95% de la petrolo produktita de ĝi estas destinita por eksporto, kaj ĝia nafta produktovaloro okupas 27% de ĝia totala enlanda produktovaloro. La katara registaro multe atentas disvolvon de la ekonomia diverseco por redukti dependon de la nacia ekonomio de la petrola produkto.

Fervoraj kaj gastamaj kataranoj

Kataro estas islama lando. Influataj de la tradicia islama kulturo, kataraj popolanoj estas fervoraj, gastamaj kaj ĝentilaj. Laŭ ili, senpacienco kaj koleremo estas malĝentila konduto, kaj tiuj, kiuj ne povas sin deteni, malfacile ricevas respekton de aliaj.

Surstrate oni ofte vidas jenan scenon: post dikventra viro, vestita per tradicia blanka robo kaj ruĝ-blanka turbano fiksita per nigra ringo, iras 3 aŭ 4 virinoj, vualitaj per nigra gazo, el kiu montriĝas nur la okuloj, inter la viro kaj virinoj estas kelkaj infanoj. Ĝenerale ili venis el tipa katara familio.

En Kataro estas neniu amuzejo kaj drinkejo. Kataranoj ŝatas aŭtostiron. Ili ofte per la unua rapido direktas la aŭton sur altan dunon, poste rapide malsupren, kaj tiel reen.

Televida Stacio Al Jazeera

La Televida Stacio Al Jazeera, establita de la katara registaro, estas bone konata en la mondo pro la usona evento de la 11-a de septembro kaj la afgana krizo. Plurfoje ĝi publikigis novaĵojn pri Osama Bin Laden, ĉefo de la terorisma organizo Al Qaeda, kaj la afgana armita forto Tariban.

Tiu ĉi televida stacio troviĝas en Daŭho. Kontraste kun ĝia granda famo, ĝia tuta konstruaĵo, nur unu-etaĝa domo, estas tre modesta. La televida stacio estis konstruita de la katara registaro per 137 milionoj da usonaj dolaroj en februaro 1996 kaj ekfunkciis novembre de la sama jaro. Ĝi estas la unua televida stacio pri novaĵoj, funkcianta surloke en la araba mondo. En la komencaj 5 jaroj la registaro financis ĝin ĉiujare je miliardo da usonaj dolaroj, kaj nun ĝi iom post iom evoluas al komerca funkciado.

Pursanga araba ĉevalo

En la inaŭguro de la 15-a Azia Sportkunveno iu araba rajdisto sur ĉevalo sturmis krutan altaĵon kaj bruligis torĉon fiksitan sur la astronomia instrumento, simbolo de la suno. Iuj amaskomunikiloj multe raportis pri tiu ĉi mirinda "araba ĉevalo". Sed poste oni malkaŝis, ke ĝi ne estas pursanga araba ĉevalo. Pro malfacila edukado de araba ĉevalo la Organiza Komitato de la 15-a Azia Sportkunveno forlasis la antaŭan planon kaj anstataŭigis la araban ĉevalon per la mongola. Tio aldonis misteron al la ĉevalo.

En la mondo estas pli ol 300 ĉevalspecoj, inter ili la plej famaj estas Hanxue-ĉevalo, pursanga ĉevalo kaj araba ĉevalo. Laŭ koncerna preskribo de la Monda Organizo de Arabaj Ĉevaloj, ĉiuj landoj, en kiuj oni bredas arabajn ĉevalojn, havas registron de la ĉevala sango por konservi la eminentan genon. Unu pursanga araba ĉevalo kostas almenaŭ kelkcent mil usonajn dolarojn kaj eĉ pli.