Post
la Roma Traktato en 1957, la Eŭropa Unio disvolviĝis de 6 al 27
membrolandoj kaj de landoj en la Okcidenta Eŭropo al tiuj en la
tuta Eŭropo. Ĝi kreskis de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
en la komenco al ekonomia komunumo, kaj poste al komunumo pri ekonomio,
politiko, diplomatio, militaj aferoj, socio ktp. Nun ĝi jam fariĝis
la plej granda institucio superŝtata.
La apero de la Eŭropa Unio reflektas kelkajn tendencojn
de Eŭropo kaj la tuta mondo post la Dua Mondmilito:
Unue, la tendenco de ekonomia tutmondiĝo;
Due, komuna sekureco post la du mondmilitoj en Eŭropo;
Trie, nepreco kaj neceseco de regiona kaj tutmonda
administrado.
En
la historio de la homaro, la Eŭropa Unio ludas rolon de socia eksperimento.
Post formiĝo de la ŝtatoj, ili fariĝis ĉefoj de la internacia socio,
apero de la Eŭropa Unio povas inspiri kiel disvolviĝos la ŝtatoj
kaj kiel evoluos la internaciaj rilatoj.
Akademia rondo kaj universitatoj en Eŭropo establis
studon pri la Eŭropa Unio, kiu posedas kelkdek mil oficistojn kaj
administras lokajn registarojn transpaŝinte ŝtatojn. Tiu granda
reguligo de povo kaj rajto realiĝis ne per forto, sed per kontrakto
kaj memvolo de ŝtatoj. Ĝi estas grava fenomeno por politikologio
kaj sociologio.
|