Sur la paĝoj de la lastaj numeroj de "El Popola Ĉino"
aperis jam multaj salutmesaĝoj kaj pravaj omaĝaj artikoloj pro la
50-jariĝo de la revuo.* Mi malfruas, sed ne malpli kore kaj sincere,
aldonas miajn gratulojn. La revuo en si mem estas unika fenomeno
en la historio de Esperanto. Ne ekzistas revuo, kiu aperis dum tiom
da jaroj, tiom amplekse kaj tiom altnivele pri unu lando. Atenta
leganto de la revuo ne nur povis informiĝi ekz. pri la anktikva
kaj nuntempa ĉina kulturo kaj ekonomio, sed ankaŭ sekvi la ne ĉiam
facilajn politikajn tajdojn de la postmilita ĉina historio. Pro
tio mi estas tre kontenta, ke mia kolekto de EPĈ estas kompleta.
Ĝi ne nur estas valora dokumentego sed ankaŭ pruvo pri eksterordinara
fortostreĉo de ĉinaj esperantistoj.
La unuan fojon mi vidis la revuon en la jaro 1958 ĉe
la konata esperantisto, dentokuracisto Karl Maier en Berlino, granda
kaj konata amiko de Ĉinio. Dum tiu tempo la organiziĝo de esperantistoj
ankoraŭ ne eblis en GDR(Germana Demokratia Respubliko). Karl Maier
jam dum tiu tempo peris abonojn por la revuo. Kaj mi estis unu el
la abonantoj. La evoluon de mia esperantistiĝo do ankaŭ pozitive
influis li. Bedaŭrinde Karl Maier mortis la 25-an de julio 2000,
en la aĝo de 99 jaroj. Pro tio mi ĝojas, ke reprezentantoj de EPĈ
lin vizitis dum la kongresa semajno en Berlino kaj poste publikigis
artikolon pri li. Kiel sekretario de la Esperanto-Asocio en GDR
(GDREA) mi ĉiam bedaŭris, ke ne eblis aboni EPĈ pro valutaj problemoj.
La politikaj cirkonstancoj dum longa tempo ne favoris la solvon
de tia problemo. Nur ekde januaro de 1988 GDREA atingis, ke la poŝto
akceptis la revuon en sian oficialan liston. Tio havis grandan efikon:
Ĝis la fino de 1989 centoj da esperantistoj de GDR oficiale abonis
la revuon.
Mi ne povas ne mencii interesan historion: Eble estas
tute nekonate, ke la brila ĉina eldonagado multe helpis al la esperantistoj
de GDR, en tute neatendita direkto. En GDR ĉiam mankis papero kaj
estis malfacile eldoni esperantaĵojn, malgraŭ multaj provoj kaj
insistoj. Tamen, foje efikas aliaj modeloj. Komence de la 70-aj
jaroj mi faris ampleksan analizon pri la multflankeco kaj intenseco
de la ĉina esperantlingva eldonagado kaj montris ĝin al la Ministerio
pri Kulturo de GDR, substrekante, ke GDR faras absolute nenion.
Tio finfine efikis kaj ebligis, ke ŝtata eldonejo Lejpcigo eldonis
la tre sukcesan romanon "Nuda inter lupoj" (de Bruno Apitz)
en Esperanto (1974), en la traduko de Karl Schulze (ne miksenda
kun Rikardo Ŝulco). La 8000 ekzempleroj elĉerpiĝis jam post 2 jaroj,
kio por eŭropa Esperanto-eldonaĵo estas absoluta sensacio. Sekvis
en 1977 de la sama tradukinto la fama "Trigroŝa romano"
(de Bertolt Brecht). Do, la aperigon de tiuj du romanoj ni — kvankam
nerekte — iel dankas al la modela eldonagado de ĉinaj esperantistoj.
Kiam fine de la 70-aj, komence de la 80-aj jaroj ekaperis
denove pli bonaj eblecoj de interkontaktado inter GDR kaj Ĉinio,
GDREA estis la unua organizaĵo en la tegmenta asocio Kulturligo
(kun tamen pli ol 40 fakoj), kiu invitis ĉinan esperantiston. Ni
tre ĝojis, ke fine de 1985 venis al ni la ŝatata Laŭlum, kiu partoprenis
internacian seminarion pri la metodiko de Esperanto en Bad Saarow
(ĉe Berlino). Ĝis hodiaŭ ni tenas amikajn kontaktojn. Kaj se mi
legas de aŭ pri li, mi volonte memoras tiun siatempe unikan renkontiĝon.
En 1986 en GDR ankaŭ estis s-ino Ĝou Ĉjanjun, la direktorino de
la Esperanta Fako de la Ĉina Internacia Librokomerca Kompanio, kiu
vizitis kadre de la Foiro de Lejpcigo la internacian esperantistan
renkontiĝon. Ankaŭ ŝia vizito multe impresis.
Neniam mi forgesos la eksterordinaran 71-an UK-on en
Pekino, en la jaro 1986. Inter la multaj kongresoj, kiujn mi vizitis,
ĝi restos unu el la plej brilaj kaj enhavoriĉaj. Tie mi ĝojis i.a.
konatiĝi kun la lingvisto prof. Chen Yuan kaj la siatempa ĝenerala
sekretario s-ro Zhang Qicheng de ĈEL. Sciante pri la ege interesa
historio de la ĉina proleta esperantista movado mi aparte ĝojis,
ke s-ro Zhang Qicheng havigis al mi kopiojn de la malnova revuo
"Ĉinio hurlas". Ĉe la fino de la kongreso mi tute hazarde
konatiĝis kun plua lingvisto, kun s-ro Zhou Liuxi (Licius), kiu
ankaŭ kompetente verkis pri interlingvistiko kaj Esperanto, kun
kiu mi havas rilaton ĝis nun, kaj kiu fariĝis membro de la "Societo
pri Interlingvistiko".
Ĉar interlingvistiko estas mia fako, kun granda intereso
mi sekvas ĉion ĉi-rilatan en Ĉinio. Pro tio mi ege ĝojas pri la
valoraj aktivecoj de la interlingvisto Liu Haitao el Xining (ĉefurbo
de Qinghai-provinco en okcidenta Ĉinio) kun kiu mi tre intense kunlaboras
kaj kiu estis la unua eksterlanda membro de la menciita societo.
Li jam publikigis diversajn studojn en ĉinaj kaj eksterlandaj fakaj
ĵurnaloj kaj estas fenomeno el la vidpunkto de lingvoscioj, faka
multflankeco, precizemo kaj laborkapablo. Estus bele, se en EPĈ
oni povus legi artikolojn pri la science motivita rilato de nuntempaj
ĉinaj lingvistoj al la problemo de internacia lingvo ĝenerale, kaj
aparte pri Esperanto. Ĉu iuj sciencistoj en difinitaj institutoj
konstante esploras pri la fenomeno? Ĉu la temoj estas troveblaj
en ĝeneralaj lingvistikaj libroj, troviĝas en la oferto de universitataj
prelegoj? (Mi ne celas la Esperanto-kursojn, kiuj ankaŭ gravas,
mi celas la sciencan teorion). Pri ĉio-ĉi mi volonte legus kaj pretas
informi aliajn kolegojn per la bulteno "Informilo por Interlingvistoj"
(IpI), kiun mi redaktas por la Centro de Esploro kaj Dokumentado
pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), kies direktoro estas prof. Humphrey
Tonkin.
Mia forta konvinko estas, ke al la praktika agado por
kaj per Esperanto oni nepre devas aldoni solidan sciencan fundamenton.
Pro tio mi tre ĝojis, ke en 1999 aperis en ĉina traduko (eldonejo
Shangwu Yinshuguan, Pekino) la klasika interlingvistika verko de
Ernest K. Drezen "Historio de la Mondolingvo – Tri jarcentoj
da serĉado". La libro atingis min en tre konvena momento: inter
la studentoj de Humboldt-Universitato en Berlino, al kiuj mi prelegis
ankaŭ dum la vintra semestro 1999/2000 pri interlingvistiko, estis
entuziasma ĉina studentino de germana filologio. Ŝi estis fascinita
kaj tralegis la libron dum nur du tagoj. Finante mi volas esprimi
mian fortan esperon, ke la revuo El Popola Ĉinio havos belan estontecon
kaj ke la praktikan Esperanto-agadon ĉiam akompanu la scienca esplorado.
(* La aŭtoro, nask. 1941, de 1968-1990 estis pagita
sekretario de la Esperanto-Asocio de GDR, doktoriĝis kaj docentiĝis
pri interlingvistiko en Humboldt-Universitato de [orienta] Berlino,
kie li daŭre prelegas. Li estas prezidanto de la scienca Societo
pri Interlingvistiko).
(*En 2000, memore al la 50-a datreveno de la El Popola
Ĉinio (EPĈ), ĝia redakcio petas kontribuaĵojn kun temo "Esperanto,
Paco, Ĉinio".)
|