Ĉinio, mi amas vin. Ĉu oni povas diri kial oni amas
iun aŭ ion? Laŭ mi ne! Sed amo estas fakto.
Mi
estas franco. Nun mi provas – ĝis nun sukcese - plej parte vivi
en Ĉinio. Antaŭ longa tempo Ĉinio kaj Francio ekamikiĝis. Tian amikecon
kreis ne nur Mao Zedong kaj De Gaulle, sed ankaŭ niaj propraj historioj.
En infaneco, mi revis pri viaj kulturaĵoj, via Granda Muro, viaj
koloraj kostumoj, viaj muzikoj, viaj temploj, viaj pejzaĝoj, via
konstanta nemezurebleco...
Kaj mi esperantistiĝis en la jaro 2000. Tuj mi povis
per komputilo kontaktiĝi kun la tuta mondo, sed plej plezure kun
vi, ĉinaj amikoj. Mi venis en "vian" pekinan UK-n en 2004,
kaj tie renkontiĝis kun vi. Poste mi deziris reveni Ĉinion kaj poiomete
planis ne nur viziti sed resti... Esperanto kaj esperantistoj estis
kiel fenestro al vi, kaj iom post iom mi lernas vian lingvon.
Dum mia profesia vivo, mi estris plurajn francajn liceojn
destinitajn al iom-mens-handikapitaj lernantoj. Tio donis al mi
profundan sperton pri pedagogio, ĉar vi scias ke instrui, instruigi,
sukcesigi tiajn knabojn postulas grandan lertecon, kaj mia unua
devo estis akiri lertecon. Pro tio mi multe interesiĝas pri via
instrusistemo, kompare al la franca. Ĉefe pri tiuj, kiujn mi nomas
"angululoj" en ĉiuj klasoj, t.e. knaboj, kiuj diskrete
restas en anguloj de la klasĉambroj, kaj neniam levas la manon por
respondi la demandojn de sia instruisto...Ĉu vi vidas ilin, pri
kiuj mi volas paroli al vi ?
Eble vi jam komprenis, ke mi ne plu bezonas labori
por vivteni min, ĉar mi ricevas sufiĉan pension pro mia antaŭa laboro,
kiu daŭris ĉirkaŭ 40 jarojn.
Mi
ŝatis viziti vian insulon Hainan. Ĝiaj klimato, agrikulturaĵoj,
tropikaj fruktoj, maraĵoj, kokosoj, turismaĵoj ĉiam restos en mia
memoro. Tie eble mia plej granda memoraĵo estas la blanka statuego
de Avalokiteŝvaro, sude de Hainan. Tie mi konstatis, ke multaj el
vi restis tre fervoraj pri budaismo, kaj aparte al tiu bodisatvo
tiom proksima al viaj koroj. Antaŭe, mi erare pensis, ke komunismo
perdigis al vi ĉian religian senton...
Poste mi vizitis Wuzhen, unu el viaj "veniziaj"
urboj, kaj multe ŝatis, ke tiu loko restis preskaŭ tia, kia ĝi estis
origine, antaŭ invado de turistoj. Mi ne povas imagi, ke iam oni
planis detrui ĝin profite al modernaj konstruaĵoj.
Poste
mi havis bonŝancon nokte ĝui la kvartalon Fuzimiao en Nankino, kaj
stariĝis gape antaŭ tiom da luma beleco. En Nankino, gvidite de
Cui Jianhua, prezidantino de la Jiangsu-a Esperanto Asocio, mi admiris
ankaŭ vian modernan metroon al – jam preta - olimpika sportejo,
kaj la nemezureblan lokan universitaton.
En Hangzhou, unu el viaj paradizaj lokoj, mi subpluve
boatis sur la lago Xihu, kaj miris pro la grandega templo Linyinsi.
Kion mi dirus pri la parko Xiyuan en Suzhou, kiun Xu
Xiaonan, unu el niaj plej eminentaj ĉinaj samideaninoj, montris
al mi! Tiom da belaj antikvaĵoj! La patro de Xu Xiaonan fiere kaj
tiom amike montris al mi sian tre modernan fabrikejon de aluminfandaĵoj.
Karaj ĉinaj amikoj, la samtempa ĉeesto en via lando de antikvaĵoj
kaj modernaĵoj estas por mi konstanta allogo. Ĉu ankaŭ por vi ?
Dufoje
mi feliĉe vizitis la bonzon Miaohui (ĉisupre, maldeskstre) en lia
monaĥejo. Eble vi jam konas ĉinan samideanon, kiu ricevis de sia
guruo la mision disvastigi budaismon pere de Esperanto. Dufoje mi
restadis ĉe li kaj de li plimulton sciis pri budaismo, laŭ tibeta
branĉo. Lia templo nun estas finkonstruata, kaj mi surpriziĝis,
ke oni starigas ĉion laŭ antikva stilo... Pro tio mi demandas vin,
ĉu ekzistas ie en Ĉinio modernstila templo? Miaohui instruas Esperanton
al grupo da monaĥoj, kaj mi scias, ke li faras tion tiom lerte kaj
diligente. Ĉi tie mi havis honoron dufoje renkonti lian guruon,
kaj ricevis de li benon. Tio ne povas esti senutila, ĉu ne, eĉ al
iu nekredanto kiel mi? Mi rimarkis, ke li restas ĉiam ĝoja kaj serena,
kvankam li multe aĝas kaj handikapiĝis je ambaŭ kruroj pro torturoj
dum la tiel dirita ruĝa revolucio.
Miaohui multe zorgas pri siaj taskoj, sekvante obeeme
la striktajn regulojn de sia monaĥejo, pri mallonga dormo kaj simpla
manĝmaniero. Kvankam li aspiras al pli ermita vivo, li ĉiam tradukas,
laboras, mesaĝas, aranĝas sian monaĥan retejon, perskajpe interparolas,
konsilas suferulojn, sidante laŭ meditmaniero ĉe sia komputilo.
Mi ne dubas, ke tiel li akiros multe da meritoj por havi pli feliĉan
sekvantan vivon... Vere mi taksas lian amikecon al mi kiel unu el
donacoj de Ĉinio.
"Mian"
urbon, Zhenjiang, nepre vizitu. Kvankam malgranda, ĝi kaŝas nekompareblajn
trezorojn. Se ni havus bonan fortunon renkontiĝi ĉi tie, mi havus
multe da vizitindaĵoj por montri al vi. Unue, ni renkontus Wang
Chongfang, eminentan lokan homon kaj esperantiston. Tiom diskreta
kaj rezerva li estas! Eble li montros al ni, en sia komputilo, sian
ĉefan nemezureblan laboron pri esperanto-ĉina vortaro, al kiu li
dediĉis grandan parton de sia vivo. Li povos respondi ĉiujn niajn
demandojn pri vortoj aŭ gramatikaĵoj. Plie, li jam tradukis multe
da antikvaj aŭ pli modernaj verkoj, kaj pere de lia laboro, mi povis
konatiĝi kun Laŭzi, Konfuceo kaj Laŭ Ŝe. Admirinda homo, kiu, laŭ
mi, meritus pli da dankemo el ĉinaj kaj tutmondaj esperantistoj...
Poste, mi kondukos vin al antikvaj kajoj de Yangzi-rivero,
al kiuj, el kiuj ĉiuj boatoj iam venis kaj foriris. Ili nun kuŝas
malproksime de la rivero, sed gardis belan praan aspekton.
El ĉiuj lokaj parkoj, mi elektos iri kun vi al Jinshan,
mia preferata. Post saluto al Avalokiteŝvaro ni kune grimpos la
7 etaĝojn de la tiea pagodo. Tuj atinginte ĝian altan pinton, ni
ĝuos freŝan venteton kunportitan de Yangzi kiel rekompenson por
nia grimpo, kaj superos la tutan urbon. Orienten ni klare vidos,
ke la riverego encirkligas Zhenjiang per sia meandro kaj ke iom
post iom ĝi norden forfuĝis pro centrifuga fluforto, lasinte lagetojn
por fiŝbredadoj. Okcidenten, en la malproksima nebulo, aperos la
majesta fiera ponto al Yangzhou, kiu ne delonge feliĉe anstataŭis
pramŝipojn inter ambaŭ urboj…Unu el la plej longaj ŝnurpontoj en
la tuta mondo sin perdas en nebulon.
Poste
ni iros al lernejo Baotalu, kie Esperanto vivas de longa tempo.
Ni salutos Fan, la nunan estron, kaj dankos lin pro lia subteno
al nia lingvo. Vizitante la Esperantoĉambron, ni vidos, ke nia lingvo
ĉi tie estas kvazaŭ hejme. Mi mem helpas Shi Xueqin, eminentan lokan
instruistinon kaj lertan esperantistinon pri instruado de Esperanto
ĉiun merkredon, kaj ni kune starigis tutpublikan kurson ĉiun sabaton
matene.
Jen la fino de mia resuma raporto. Tamen mi devas ankoraŭ
diri al vi, ke mi multe ŝatas viajn manĝaĵojn. Mi plej regalas min
per nudelsupo, per angilsupo, kaj per viaj "rouyuan",
speco de ravioloj…Nur unu specon de taŭfuo mi ne povas toleri: temas
pri iu, kiu malbonodoras, laŭ mia pinta okcidenta nazo...
Kaj finfine, mi ne povus resti tute sincera al vi, ĉinaj geamikoj,
se mi kaŝus al vi, ke mi enamiĝis ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al
iu via samlandanino. Eble ĉi tio klarigas ĉion, sed ne gravas, ĉar
ambaŭ amoj ligiĝas, tiu al Ĉinio kaj tiu al Shi Xueqin. Mi scias,
ke vi ne ŝatas publike paroli pri sentoj. Respekte al via, kaj ŝia
natura pudoro, mi do restos kiel eble plej diskreta...
Kiel redoni al vi tiom da jaddonacoj ricevitaj de Ĉinio,
karaj amikoj ? Mi volas danki vin per mia instruo de Esperanto plej
multe kiel eble. Mi deziras rapide lerni la ĉinan. Kaj ligi Ĉinion
al Francio, Jiangsu-provincon al la regiono Rhône-Alpes, la urbon
Zhenjiang al Bourg en Bresse, mia hejmurbo. Mi uzos ĉiujn miajn
fortojn tiucele.
|