Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Per Esperanto la futbalo de Fujian-provinco iras al la mondo

de FERRIOL MACIP

La 11-an de junio okazis en la urbo Fuzhou, ĉefurbo de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, oficiala inaŭguro de la nova futbal-klubo C. D. Tortosa, omaĝe al la kataluna teamo Club Deportiu Tortosa. Temas pri la dua ĉina teamo kun la nomo "C. D. Tortosa", ĉar jam en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, fondiĝis la pasintan 20-an de oktobro samnoma sport-klubo, kiel rezulto de la interrilatoj inter la kataluna teamo kaj Ĉinio, en kiuj Esperanto aktivas.

En 2005 la tri knaboj de la sportlernejo de Hubei-provinco en centra Ĉinio, Hu Nan, Cai Wei kaj Huang He, fariĝis futbalistoj de C. D. Tortosa. Temis pri la tri 15-jaraj promesplenaj ludantoj, kiuj daŭrigis sian lernadon en Katalunio kaj ĉiuvespere trejnis futbalon. La revo de tiuj junuloj plenumiĝis danke al la agado de du esperantisto-aktivuloj en ambaŭ landoj, Manel Vinyals kaj Hu Xu, kiuj interkonatiĝis dum la ĉirkaŭmonda vojaĝo en 2004, kiu estis parto de aliaj komunaj peresperantaj agadoj: Manel Vinyals estas entreprenisto kaj Hu Xu, membro de la Fujian-a Esperanta Komerca Ligo. La okazo estis jam plurfoje sukcese ekspluatita de la kataluna kaj ĉina Esperanto-movadoj en informado al la gazetaro. La futbal-rilatoj inter C. D. Tortosa kaj Ĉinio intimiĝis ekde 2005 kaj ampleksiĝis al aliaj ĉinaj urboj. La gvidantoj de la Futbal-Asocio de Fuzhou opinias, ke C. D. Tortosa kunportos pli modernan futbalon kaj helpos la futbalon en la regiono, dum la kataluna teamo plinombrigas sian lernejon de lernantoj: en Fuzhou 800 lernantoj trejniĝas en la nova filio de C. D. Tortosa. Samtempe la utileco de Esperanto estas ankaŭ publike agnoskata. En la solena oficiala inaŭguro de la tria C. D. Tortosa, en la urbo Fuzhou partoprenis elstaraj aŭtoritatoj politikaj kaj sportaj. La provincaj amaskomunikiloj pritraktis la eventon kiel gravan novaĵon, kelkaj futbalistoj estis intervjuitaj de la televido de Fuzhou, kiu elsendis specialan programon tri-foje tage dum kvin tagoj. En la inaŭguro Esperanto aperis apud la ĉina lingvo en pluraj afiŝoj, kaj estis uzita dum la solenaĵo, tial amaskomunikilo informis, ke “per Esperanto la futbalo de Fujian-provinco iras al la mondo”.

(el "Libera Folio")