Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


En kio similas Hispanio kaj Ĉinio?

de AUGUSTO CASQUERO (Hispanio)

De antaŭ unu monato mi troviĝas en la urbo Kantono (Guangzhou, ĉefurbo de Guangdong-provinco), en suda Ĉinio. Ekde mia alveno mi povas fermi nek la buŝon, nek la okulojn, pro admiro. Ĉio en ĉi tiu grandega lando estas impona. Fakte, se mi iel devas klarigi pri ĝi, mi simple uzos du esprimojn: "Ega", kaj "multaj homoj". La eŭropaj mezurunuoj tute ne validas por Ĉinio. Ekzemple, la urbo Kantono, kie mi estas, havas eble 12 milionojn da loĝantoj. Kial eble? Mankas statistikoj, aŭ la loĝantoj simple ne scias. Kelkaj parolas al mi pri 15 milionoj, aliaj pri 10, kaj eĉ unu diris al mi ke 50. Fakto estas ke la laŭleĝe registritaj homoj povas esti "ĉirkaŭ" 10 milionoj, sed loĝas tie milionoj da homoj, kiuj venas el la kamparo, el la vilaĝoj, kiuj tute ne estas kalkulitaj en tiuj statistikoj. La "kvartalo", kie mi loĝas, nomiĝas Panyu. En ĝi loĝas "nur" tri milionoj. Kiel Madrido, pli granda ol Romo. Plena je nuboskrapuloj. Interesa miksaĵo inter la plej modernaj konstruaĵoj, belaj kvartaloj, grandegaj avenuoj, kun mizeraj stratoj (fakte por mi la plej interesaj). Restoracioj abundas, abundegas. Miloj kaj miloj. Unu apud la alia. Ĉiam malfermitaj, ofertante al la klientoj ege varian kaj buntan elekton je manĝaĵoj, ĉiaspecaj. Eblas manĝi en luksaj restoracioj po 2 eŭroj. Servitaj de armeo da belaj knabinoj, kiuj, bele ĉine vestitaj, zorgas pri ĉiu detalo kaj bezono de la klientoj.

Pri vendejoj, vendejetoj, vendejegoj, ne eblas kalkuli. Ĉio estas tie vendata. La plej strangaj, la plej belaj, la plej riĉaj varoj. Unu apud la alia. Kio ne estas restoracio estas vendejo. Prezoj nekredeble malaltaj. Elekto nekredeble riĉa.

En kio similas Ĉinio kaj Hispanio? En multaj diversaj aferoj. Ĉefe en la karaktero de la loĝantoj. Ĉinoj havas mediteraneajn karakteron kaj kutimojn. Ili estas afablaj, babilemaj, gajaj, bonhumoraj, gastemaj, kaj ŝatas vivi nokte. Ili ŝatas esti ĉe la stratoj, manĝi tie, babili tie, sidi tie, ludi kartojn aŭ aliajn ludojn tie. Ĉiam grupe. Ofte amase. La ludo estas nacia emo, malvirto. Homoj ludas dum horoj, senlace, ĝis malfrue nokte. En Pollando mi surpriziĝis kiam miaj ĉinaj gestudentoj proponis al mi: "Venu dimanĉe al mia loĝejo por ludi". Mi ne komprenis pri kiu ludo ili parolis? Simple por ili "veni ludi" estas same kiel por eŭropanoj diri: "venu dimance al mia loĝejo por kafumi", aŭ simple "vizitu min dimanĉe".

Pri vidindaĵoj prefere ne paroli. Eblus paroli dum horoj kaj horoj. La kulturo kaj tradicioj de Ĉinio estas grandegaj. Ĉie troviĝas belaj, belegaj lokoj por viziti: ĝardenoj (vere fantaziaj), temploj (ĉefe budaismaj), montoj belegaj, riveroj ege larĝaj, lagoj, antikvaj konstruaĵoj (kaj modernaj). Ĉi tie la vizitantoj certe ne enuiĝos.
Sed ĉefe tio, kio plej plaĉas al mi, estas la surstrata vivo. Ĉio estas en la stratoj. La vivo tie svarmas. La stratoj estas la plej interesa spektaklo en ĉi tiu fascina lando.

Rilate Esperanton, mi tuj havis la plezuron renkontiĝi kun multaj kaj bonaj esperantistoj, kaj en la urbo Kantono kaj en la urbo Wuhan ("nur" 10 milionoj da loĝantoj). Oni invitis min prelegi, instrueti, kaj kompreneble, manĝi kaj manĝi, kaj poste manĝi.

La Esperanta movado ĉi tie havas la samajn problemojn kiel en la restanta mondo. Malpli da esperantistoj ol antaŭe, sed pli fervoraj. La internacia lingvo estas pli malfacila por ili ol por aliaj. La strukturo kaj prononcado de la ĉina lingvo estas tute malsama. Pro tio havas grandan valoron la entuziasmo de la lokaj esperantistoj, kiuj despite de la por ili malfacileco de nia lingvo, daŭre lernas kaj praktikas ĝin. Ekzemplo por ni. Kiel sciate la ĉina lingvo, ankaŭ nomata Putonghua, aŭ Hanyu, estas la oficiala lingvo de la tuta lando. Sed en Ĉinio kunvivadas pli ol 50 nacioj, kun propraj lingvoj kaj eĉ kun propra alfabeto. Vero estas ke al la nacio Han apartenas 95% de la loĝantaro. Sed krom tio ekzistas multaj dialektoj (laŭ ili "dialektoj", laŭ mi veraj parolataj lingvoj, kvankam skribe ĉiuj estas la samaj aŭ almenaŭ praktike la samaj). Ĉinoj de iu provinco tute ne kompenas parole la ĉinojn de la apuda provinco. Eĉ ofte okazas ke ili ne komprenas la loĝantojn de apuda urbo. Ekzemple en Kantono la "dialekto" estas Kantonhua. En mia "kvartalo" jam la homoj parolas aliel ol en la centro de la urbego. Sed ankaŭ en kelkaj kvartaloj de mia kvartalo oni parolas aliel. Ekzemple en la urbo Wuhan, kie mi partoprenis E-seminarion, la esperantistoj havas gravan problemon por prononci "kvartalo"-n, "rivero"-n, "bela"-n. Por ili estas "kvartano", "riveno", "bena". Kaj uzante la lernolibron "Junulkurso", kies ĉefa rolulo estas iu Karlo, por ili Karlo estas Krardro, aŭ io simile.

Iom post iom mi lernas pri Ĉinio. Ĉiutage ion novan. Ĉiutage nova surprizo. Mi iom post iom klopodas digesti kion mi vidas kaj aŭdas. Espereble post la du monatoj kiuj restas al mi ĉi tie mi iomete komprenos.