Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Respektinda samideano Tadacuna Nomra

Teksto kaj fotoj de HAN ZUWU

S-ro Tadacuna Nomra (maldekstre) kaj la aŭtoro

Septembre de 2006 japana samideano Tadacuna Nomra faris sian 12-fojan enketon pri la invado de Japanio al Ĉinio dum la Dua Mondmilito. La Tianjin-a Esperanto-Asocio helpis lin en lia agado kaj mi akompanis lin dum lia vojaĝo.

En 1933 s-ro Tadacuna Nomra naskiĝis en Koreio. Lia tuta familio revenis al Japanio post malvenko de Japanio en la Dua Mondmilito. Li okupis sin pri kulturado kaj kontrolado de maraj estaĵoj. Post emeritiĝo en 1998, li dediĉis sin al Esperanto-movado, kaj nun estas unu el la estraranoj de la Japana E-Asocio.

S-ro Tadacuna estas amiko de la ĉina popolo kaj malamegas la japanajn militaristojn. Por malkovri krimojn de japanaj militaristoj en invado al Ĉinio kaj konigi al ĉiuj la veran historion, de 1990 li 11-foje vizitis Ĉinion, kaj en 2006 li refoje venis al Ĉinio. Li vizitis pli ol 20 vilaĝojn de Hebei-provinco kaj Duliu de Tianjin.

Revizito al Xushui

En Yufang-vilaĝo, Hebei-provinco, vilaĝestro Yi Chunming varme akceptis nin. 80-jara Zhang Heling venis intervidiĝi kun ni kaj rakontis al ni, ke posttagmeze de la 18-a de la 8-a monato de 1937 laŭ la luna ĉina kalendaro, japanaj agresantoj mortigis pli ol 30 vilaĝanojn en la korto de iu familio. Ili ankaŭ perfortis dekkelkajn virinojn kolektitajn en domo... Aŭdinte tion s-ro Tadacuna larmis de malĝojo kaj honto pro la barbaraĵoj faritaj de japanaj militistoj.

81-jara Wang Runquan en Liushoufen-vilaĝo rakontis al ni la tragedion. En profunda nokto, japanaj trupoj ĉirkaŭis la vilaĝon de tri flankoj. Frumatene ili pelis la vilaĝanojn al kilno kaj mortigis pli ol 30 el ili per bajoneto.

Vizito al Tianjin

S-ro Tadacuna vizitis la Memorhalon de Ĉinaj Laboruloj Mortintaj en Japanio en la norda antaŭurbo de Tianjin. Li atente legis klarigojn kaj rigardis ĉiujn montritajn fotojn kaj profunde riverencis antaŭ la kulttabuleto por memorigi la viktimojn. Post la vizito, li skribis sur la memorlibro: "Por amikeco kaj paco inter la japana kaj ĉina popoloj, japanoj devas viziti la memorhalon."

En la lasta periodo la agresa milito de Japanio kontraŭ Ĉinio, pro manko de laboruloj en Japanio, japanaj trupoj kaptis grandan numbron da ĉinoj kaj ilin transportis al Manĉurio kaj Japanio, kaj starigis laborulajn koncentrejojn en Pekino, Tianjin, Qingdao, Shijiazhuang, Ji'nan kaj aliaj lokoj. Dum la jaroj 1943-1945, Japanio forkaptis 41 mil ĉinajn laborulojn kaj perforte ilin laborigis en 135 lokoj por fosi minejojn kaj kanalojn, konstrui vojojn kaj bori tunelojn en montoj, ŝarĝi kaj malŝarĝi kamionojn kaj ŝipojn. En malpli ol du jaroj, 6830 ĉinaj laboruloj mortis en Japanio kaj 6778 invalidis.

La Tianjin-a Televida Stacio kaj Tianjin-a Popola Radio intervjuis s-ron Tadacuna. Ili demandis lin: "Pro kio vi faras la enketon? Kiel vi opinias pri la rolo de via enketado?" Li respondis: "Zamenhof kreis Esperanton por tutmonda paco. Mi klopodas por realigi lian idealon. Celante intimigi amikecon inter la japana kaj ĉina popoloj, mi faris la enketon pri krimoj de la japana armeo, precipe pri tiuj de la 6-a divizio dum la agresa milito kontraŭ Ĉinio, dezirante malkovri la fakton al la japana popolo, precipe al la japanaj junuloj. Por tio mi volus fari kontribuon."

Renkontiĝo kun membroj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio

Vespere s-ro Tadacuna renkontiĝis kun membroj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio. Li estis varme bonvenigita, kaj ili havis tre intiman interbabilon. Kiel unu el la LKK-anoj de la 92-a UK, s-ro Tadacuna invitis tianjin-ajn amikojn al la kongreso.

Kunsido ĉe ĈEL

La lasta stacio de la vojaĝo de s-ro Tadacuna en Ĉinio estis la Ĉina Esperanto-Ligo. Li kunsidis kun samideanoj de ĈEL. Ĉiuj laŭdis la justan agadon de s-ro Tadacuna. Menciinte pri la japana invado al Ĉinio, ĉin-japanaj interrilatoj kaj rolo de Esperanto, li diris: "Japana invado al Ĉinio estis diabla eraro, kaj ĝia fiasko neevitebla. Estas danĝere, ke nun iuj japanoj volas ŝanĝi la pacan konstitucion. Kial mi interesiĝas pri la 6-a divizio de la japana armeo? Ĉar ĝiaj militantoj ĉefe venis el la gubernio Kumamoto — mia hejmloko. Mi deziras instrui la samgubernianojn per fakto kaj vera historio, ke ili ne estu trompitaj de la japana registaro. Dank' al Esperanto, mi povis multfoje viziti Ĉinion, kaj intertempe la ĉinaj Esperantaj organizoj multe helpis min. S-ro Han Zuwu, kiel mia helpanto, bone kaj atenteme prizorgis min. Se mia sano permesas, mi daŭrigos mian enketadon ĝis la fino de mia vivo."