En feriaj centroj, superaj hoteloj, unuaklasaj restoracioj,
kafejoj kaj eĉ flughavenoj de diversaj lokoj de la mondo, oni ofte
aŭdas saksofonludon de Kenny G. Multaj opinias, ke aŭskultante lian
unikan muzikon, oni senkonscie malstreĉiĝas kaj sentas sin ĝojaj.
Kial lia muziko estas tiel ĉarma, kaj kiel li fariĝis
princo de saksofono?
Fari
decidon en la aĝo de dek jaroj
En 1959 Kenny G naskiĝis en Seattle, Usono. Li fervore
amis muzikon de knabeco. Li kontaktis unue pianon, sed ne saksofonon.
Foje lia patro portis lin al saksofona koncerto. Post
tio li profunde enamiĝis en tiun instrumenton, kiu posedas laŭ li
grandan ĉarmon. Baldaŭ Kenny G havigis al si la unuan saksofonon,
komencis sin ekzerci diligente kaj aliĝis al lerneja ensemblo. Ĝia
instruisto rekomendis lin kiel saksofoniston al radio de Seattle,
sed tiutempe lia ludtekniko estis juna, kaj oni ne akceptis lin.
Tiam li estis 17-jara.
Tio atestas, ke la princo de saksofono ne estis muzika
genio. Lia atingo en muziko dependas de lia amo al saksofono kaj
senlaca strebado. Dum multaj jaroj li sin ekzercis ĉiutage 3-4 horojn
kiel en infaneco.
Preskaŭ
fariĝi kontisto
Kenny G eniris en la Universitaton de Vaŝingtono. Laŭ
la volo de sia patrino li studis financon. En la universitato li
estis studento de financo tage kaj muzikisto vespere. Li ludis kune
kun fama muzikisto Johnny Mathis, kiu turneis al Seattle.
Dume li renkontis Roy Cummings, kiu instigis kaj kuraĝigis
lin lerni ĵaz-muzikajn verkojn de majstroj. Pro tio diverseco enkorpiĝis
en lian ludon kaj li pli nature eligis sian senton.
En sia aĝo de 22 jaroj, Kenny G aliĝis al la trupo
de majstro Jeff Lorber. Krom laboro de son-registrado, li turneis
kun la trupo tra la tuta Usono. Samtempe Kenny G diplomiĝis el la
Universitato de Vaŝingtono kun rimarkindaj fruktoj kaj akiris licencon
pri kontisto.
Post diplomiĝo el universitato, Kenny G nature preparis
sin kiel kontisto, sed en tiu ĉi momento, lia sorto denove turniĝis.
Fariĝi
princo de saksofono
Liaj muzika talento kaj riĉa sento altiris atenton
de Disko-kompanio Arista, kiu trovis Kenny G talenta. Post kiam
Kenny G finis sian studadon en la universitato, la kompanio eldonis
lian unuan individuan diskon "Kenny G".
Komence la stilo de Kenny G similis al tiu de nigrulo-saksofonisto
Grover Washington Jr. Kenny G estis vaste amata kaj lia disko havis
grandan debiton. Tamen li ne volis imiti aliajn, kaj intencis krei
sian propran karakteron kaj ludi sian propran muzikaĵon. Iom post
iom li ŝanĝis sian karakteron kaj alproksimiĝis al pop-muziko.
Poste preskaŭ ĉiuj muzikpecoj en liaj diskoj estis
verkitaj de li mem. Li distingiĝis per delikateco kaj ritmo flua
kaj delikata. Li estas konata kiel princo de saksofono.
Krei
miton
En printempo de 1987 naskiĝis la kvara disko de Kenny
G "Dutonecoj", kaj li ludis ĉiujn instrumentojn en la
melodio "kantobirdo". La milda melodio facile konkeris
la aŭskultantojn.
Lia ĉarma muziko ne nur aŭdiĝas el radioj de nigruloj
kaj ĵazo, sed ankaŭ vekis grandan eĥon en radioj de pop-muziko.
Tio certigis la lokon de Kenny G en la muzikista kampo, kaj li sukcese
transformiĝis de ĵaza saksofonisto al mondfama pop-muzikisto.
Liaj sekvaj diskoj estis ege ŝatataj de fanoj. En 1992
Kenny G aperigis sian sepan diskon "Senspireco", kiu rompis
rekordojn en multaj listoj kaj vendado, kaj restis je la unua loko
en la listo de moderna ĵazo dum cent semajnoj. La ĉampioneca muzikaĵo
en la disko "Ĉiam en Amo" okupis la unuan lokon en pop-muziko
por afiŝoj de Usono kaj akiris Grammy-premion por la plej bona muzikaĵo
en 1992; lia disko "Mirakloj: La Feria albumo" publikigita
en Kristnasko de 1994 okupis la unuan lokon en la listo de muziko
por afiŝoj; en la sinsekva trifoja Kristonasko li gajnis la ĉampionecon.
Omaĝi
muzikaĵon por Olimpikoj
Vespere de la 11-a de novembo 2007 fermiĝis la Someraj
Specialaj Olimpikoj en Ŝanhajo, Ĉinio. Kenny G venis al Ŝanhajo
kaj muzikis speciale por la Olimpikoj la faman ĉinan komponaĵon
"Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai", la ĉinan version de "Romeo
kaj Julieta".
La nuna plej granda deziro de Kenny G estas prezenti
sian muzikaĵon en la Pekinaj Olimpikoj. "Mi jam finis la verkon
kun la titolo 'Kiam Tempo Ĉesas'. Laŭ mi ĝi estas unu el miaj plej
bonaj verkoj kaj taŭgas ludi en stadiono," pri tio li jam kontaktiĝis
kun la Organiza Komitato de la Olimpikoj kaj atendas la respondon,
"Mi esperas, ke ĉinaj amaskomunikiloj helpos min en tio, ĉar
la nova verko estas belsona kaj eĉ superas la verkon 'Reveni Hejmen'."
|