Aktualajhoj Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Unuigite per la reto -- la mondo malgrandiĝas

de AUGUSTO CASQUERO (Hispanio)

La 17-an de oktobro okazis en la urbo Foshan, proksima al Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, interesa lerneja eksperimento, ene de Esperanto-kurso en la Altlernejo pri Porprofesiaj kaj Teknikaj Studoj, kun partopreno de ĉirkaŭ 50 gelernantoj de la kurso, en kiu lernas ankaŭ kelkaj profesoroj.

Profitante de bona teknika ebleco de la lernejo, oni starigis retbabiladon kun Grazyna, pola esperantistino el la urbo Toruñ. La junaj gelernantoj (16-20 jaraj) havis la okazon paroli kun ŝi pere de la reto, kaj eĉ vidi ŝin en giganta ekrano. Ŝi kaj la gelernantoj interŝanĝis salutvortojn, faris facilajn demandojn, kaj ŝi eĉ povis rigardi kiel oni instruas Esperanton al la gejunuloj. Kaj kia granda surprizo, kiam aperis komence de la klaso brazila samideano, Silvio Kniess, ankaŭ kiu babiladis kun ili (kompreneble, per simplaj frazoj, temante nur pri la 3-a klaso). Ĉiuj, ĉefe knabinoj, estis ravitaj de li, alta, bonhumora kaj belaspekta. Eble estis por ili la unua fojo en sia vivo havi eblecon babiladi kun alilandanoj. Tio multege kuraĝigis ilin en Esperanto-lernado. La profesoro demandis al la gelernantoj: Vi devige studas la anglan lingvon dum multaj jaroj. Kun kiom da alilandanoj ĝis nun vi parolis angle? Ĉiuj respondis: kun neniu. Do, ili nur en tri tagoj povis retbabiladi kun franca esperantisto Michel Fontain, kun pola esperantistino Grazyna, kaj vid-al-vide kun brazila samideano Silvio kaj kun hispana samideano Augusto Casquero, ilia instruisto. Ankaŭ raportistoj el loka televida stacio ĉeestis tiun eksperimenton kaj favore elsendis la programeron. Kompreneble, ĉe la fino de la klaso okazis "foto-sesio". Ĉiuj volis havi fotojn kun fremduloj. Tre agrable. Ankaŭ Ĉielismo, konata ĉina esperantisto el alia urbo, partoprenis en la agado.

Jam estis vico da alilandaj esperantistoj, kiuj volas babiladi kun ili. Ĉiusemajne, oni dufoje ripetas tiun ĉi interesan kaj allogan sperton kun alilandaj samideanoj.

Oni devas mencii, ke la gelernantoj lernas bone, diligente kaj lerte. Oni pensas, ke Esperanto estas lingvo malfacile lernebla por ĉinoj, sed tio tute ne okazis en ĉi tiu kurso. Junaj homoj facile lernas kaj rapide adaptiĝas al la prononcado de la nova lingvo. Kaj mi mem, kiel ilia instruisto, estas ege kontenta kaj kortuŝita en instruado al ili. Ĉiuj afablas, ĝentilas kaj laboremas. La etoso en la klasĉambro estas ege amikeca kaj gaja.

La organizantoj de la kurso, s-roj Jin Peng (lernejestro) kaj Liu Weizhuang (Ĝenerala Sekretario de la Kantona Esperanto-Asocio), deziras, ke tiuj kursoj daŭre kaj longe okazu.

En la plej granda universitato de Kantono, la Universitata Urbo, ĉe la Fakultato pri Fremdaj Studoj, ĵus komenciĝis ankaŭ kurso de la hispana lingvo. Dum la prezentado de la kurso, kun granda partopreno, oni profitis de la okazo por iomete paroli pri Esperanto kiel ponto-lingvo. Kelkaj el la gestudentoj esprimis sian deziron lerni Esperanton. En la kantona asocio oni okazigos kurson por ili.