 |
La aŭtoro |
La 1-an de novembro okazis la kutima monata
kunveno en Pindong, Taiwan-provinco. Pindong-aj esperantistoj, inkl.
de 15 komencantoj, partoprenis en la kunveno. Ĝin ĉeestis ankaŭ
Grego el Taibei, ĉefredaktoro de Formoza Folio.
Kelkaj unuafojaj ĉeestantoj sin prezentis
Esperante laŭ sia ebleco. En la kunveno Flora kaj Ingrid raportis
sian vojaĝon en Japanio kaj bonajn kontaktojn kun japanaj esperantistoj.
La esperantistoj kunsidis ĉi-foje ne ĉe
Bolomi-restoracio kiel kutime, sed en kafejo Babisong. La nova kunvenejo
estas tre bela kaj arta.
Dum la kunveno ĉiu partoprenanto ricevis ekzempleron de nova Formoza
Folio. La abonantoj de Beletra Almanako ricevis ankaŭ siajn gazetojn
el Reza.
* Doktoro Cho Chaoming estas profesoro
de la fako de ŝipkonstruado de Kaŭŝjong Mara Universitato. Nun li
estas volonta vortaristo ĉe www.lernu.net kaj helpas traduki kaj
redakti Eo-Cn-vortaron. Li estas aktivulo de Taiwan-a Esperanta
Movado.
|
|
|
Novembra Kunveno de Pindong-a
Esperantistoj en Pindong, Taiwan-provinco |
Ingrid (maldekstre) kaj
Flora (dekstre)
raportas pri sia vojaĝo al Japanio. |
Esperanto-komencantino
kun sia
portreto desegnita de Abengo |
|