Lastatempe Chol Nath Pokharel, prezidanto de la Orienta
Nepala Esperanto-Societo (ONES), Ganesh Neupane, sekretario de ONES
kaj mi kune vizitis la Saradan Mezgradan Lernejon en la orienta
montara parto de Nepalo, je 500 kilometroj fore de Kathmando, ĉefurbo
de Nepalo, kaj tie faris Esperanto-prelegon laŭ invito de la ĉefo
de la lernejo.
 En
la lernejo sinjoro Chol Nath faris prelegon pri naskiĝo kaj uzo
de la lingvo Esperanto. Li klarigis per ekzemploj, ke Esperanto
estas pli facila ol la gepatraj lingvoj. Li demandis al la gelernantoj,
ĉu ili parolas angle post 11-jara lernado de tiu lingvo. Multaj
gelernantoj respondis, ke ili ne bone parolas la anglan. Kaj li
diris plue, ke tri-monata diligenta lernado de Esperanto sufiĉas
por paroli ĝin. Li rakontis ankaŭ pri Esperanto-vojaĝo al Eŭropo.
Poste mi prelegis pri la utileco de Esperanto en la nuna mondo.
 Sinjoro
Ganesh rakontis pri sia partoprenado de la 5-a Azia Kongreso de
Esperanto okazinta en Barato februare de 2008. Li diris, ke antaŭ
tio, li mem ne vere kredis, ke Esperanto estas internacia lingvo.
Sed nun li estis tute konvinkita. Multaj gelernantoj kaj geinstruistoj
aŭskultis la prelegon.
Poste multaj petis lernolibrojn kaj materialojn, montrante
intereson al la lingvo Esperanto.
|